Fokusoj de la Semajno (Jun. 29)

(GMT+08:00) 2018-06-28 18:15:56     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta usona ministro pri defendo James Mattis merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono devas antaŭenigi duflankajn rilatojn laŭ la principo de reciproka fido kaj kungajna kunlaboro, sed ne devas eviti malkonsentojn inter si antaŭ komunaj interesoj. Li akcentis, ke Ĉinio havas firman kaj klaran sintenon pri demandoj rilataj al suvereneco kaj teritoria integreco.

La ĉina prezidanto diris, ke la mondo estas en la fazo de granda ŝanĝo: profundiĝas la monda multpolariĝo kaj ekonomia tutmondiĝo, kaj landoj estas pli strikte interdefendaj. Li diris, ke la ĉina popolo konstruas Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, tamen Ĉinio sekvos plu la vojon de paca evoluigo, kaj ne serĉos ekspansiismon kaj koloniismon, nek kaŭzos kaoson al la mondo.

Xi rimarkigis, ke ĉina-usonaj rilatoj estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, kaj bona disvolviĝo de tiuj duflankaj rilatoj tre gravas al paco, stabileco kaj prospero de la mondo kaj profitigas la du landojn kaj iliajn popolojn. Xi aldonis, ke rilatoj inter ĉina kaj usona armeoj estas grava parto de la ĉina-usonaj rilatoj, kaj en la lastaj jaroj, rilatoj inter la du armeoj tendencis al bona disvolviĝo kun multaj interŝanĝoj kaj kunlaboro. Xi deziris al Mattis sukcesan kaj fruktodonan viziton.

Mattis diris, ke la usona flanko atribuas grandan gravecon al rilatoj inter la du armeoj kaj inter la du landoj kaj volas fortigi strategian komunikadon kun la ĉina flanko sub la gvidado de gravaj konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj por grandigi reciprokprofitan kunlaboron, regi riskojn, eviti konflikton kaj alfrontadon kaj fari rilatojn inter la du armeoj konstruemaj faktoroj akcelantaj disvolviĝon de rilatoj inter la du landoj.

Blanka libro ĵaŭde publikigita diris, ke Ĉinio firme subtenas la multflankan komercan sistemon ekde sia membriĝo al la Monda Organizo pri Komerco (MOK), per grandaj klopodoj en diversaj aspektoj, inkluzive de liberaligo kaj faciligo de komerco kaj investado, kaj protekto de la disput-solva mekanismo.

La blanka libro titolita "Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Komerco", publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, celas plene raporti pri la plenumo de promesoj de Ĉinio al la MOK, por klarigi la principojn, starpunktojn, politikojn kaj proponojn de Ĉinio pri la multflanka komerca sistemo, kaj priskribi la vizion kaj agojn de Ĉinio en antaŭenigo de pli altnivelaj reformo kaj malfermado.

La blanka libro diris, ke Ĉinio firme observas kaj subtenas la regulojn de la MOK, kaj subtenas la multflankan komercan sistemon, kiu estas malferma, travidebla, inkluziva kaj ne-diskriminacia. Ĉinio estas aktiva partoprenanto, forta subtenanto kaj grava kontribuanto en la multflanka komerca sistemo. Ĝi liberigis kaj faciligis komercon kaj investadon, per plena partopreno en la intertraktadoj de la Daŭha Raŭndo.

Ĉinio prezentis aŭ kunfaris pli ol 100 proponojn pri intertraktado, helpis konkludi interkonsenton pri komerca faciligo kaj konkurenco de eksporto en agrikulturaj produktoj, kaj antaŭenigis la kontinuan pliboniĝon de la multflanka komerca sistemo.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev merkrede instrukciis koncernajn departementojn konsideri pluvalidigon de rimedoj kontraŭ iuj okcidentaj sankcioj ĝis 2019.

Medvedev faris la instrukcion en kunveno de la rusa registaro pri eksterlanda komerco. Li diris, ke la rusa flanko jam aplikis restriktojn al iuj varoj eksportitaj al Rusio por respondi al sankcioj de la Eŭropa Unio kaj iuj okcidentaj landoj; ĉar la EU kaj iuj okcidentaj landoj subtenas la sankciojn kontraŭ Rusio, koncernaj departementoj de la rusa registaro konsideras plivalidigon de la rusaj kontraŭrimedoj ĝis 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin