Novaĵoj (Junio 28)

(GMT+08:00) 2018-06-28 17:09:57     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun usona ministro pri defendo; Guterres ĉeestis la 70-jaran jubileon de Asocio de Korespondantoj de la UN. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta usona ministro pri defendo James Mattis merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono devas antaŭenigi duflankajn rilatojn laŭ la principo de reciproka fido kaj kungajna kunlaboro, sed ne devas eviti malkonsentojn inter si antaŭ komunaj interesoj. Li akcentis, ke Ĉinio havas firman kaj klaran sintenon pri demandoj rilataj al suvereneco kaj teritoria integreco.

La ĉina prezidanto diris, ke la mondo estas en la fazo de granda ŝanĝo: profundiĝas la monda multpolariĝo kaj ekonomia tutmondiĝo, kaj landoj estas pli strikte interdefendaj. Li diris, ke la ĉina popolo konstruas Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, tamen Ĉinio sekvos plu la vojon de paca evoluigo, kaj ne serĉos ekspansiismon kaj koloniismon, nek kaŭzos kaoson al la mondo.

Xi rimarkigis, ke ĉina-usonaj rilatoj estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, kaj bona disvolviĝo de tiuj duflankaj rilatoj tre gravas al paco, stabileco kaj prospero de la mondo kaj profitigas la du landojn kaj iliajn popolojn. Xi aldonis, ke rilatoj inter ĉina kaj usona armeoj estas grava parto de la ĉina-usonaj rilatoj, kaj en la lastaj jaroj, rilatoj inter la du armeoj tendencis al bona disvolviĝo kun multaj interŝanĝoj kaj kunlaboro. Xi deziris al Mattis sukcesan kaj fruktodonan viziton.

Mattis diris, ke la usona flanko atribuas grandan gravecon al rilatoj inter la du armeoj kaj inter la du landoj kaj volas fortigi strategian komunikadon kun la ĉina flanko sub la gvidado de gravaj konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj por grandigi reciprokprofitan kunlaboron, regi riskojn, eviti konflikton kaj alfrontadon kaj fari rilatojn inter la du armeoj konstruemaj faktoroj akcelantaj disvolviĝon de rilatoj inter la du landoj.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, marde ĉeestis festadon de la 70a datreveno de la Asocio de Korespondantoj de la UN. Li diris, ke diverslandaj korespondantoj al la stabejo de la UN komunikis la klopodojn, kiujn faris la UN en diversaj landoj por paco kaj disvolviĝo, kaj ankaŭ ili fakte partoprenis en la afero de paco kaj disvolvado de la mondo.

Guterres, kiu servis iam kiel alta komisaro de la UN pri rifuĝintoj, diris, ke en la mondo estas du tre danĝeraj profesioj. Ili estas humanitaraj laborantoj kaj ĵurnalistoj. Donitaĵoj montris, ke en la pasinta jaro 81 ĵurnalistoj mortis sur sia posteno, kaj pli ol 200 aliaj estis arestitaj. Li diris, ke raportistoj estas proparolantoj por socia justeco kaj antaŭeniganto de internaciaj paco kaj disvolvado.

Usona prezidento Donald Trump merkrede diris, ke li subtenas la Kongreson adopti leĝprojekton por protekti ŝlosilajn teknikojn kontraŭ akiro de alilandaj entoj. Tio signas, ke la usona registaro ne prenos aldonajn administrajn rimedojn por limigi fremdlandajn investojn por la momento.

En deklaro publikigita de la Blanka Domo, Trump diris, ke la Kongreso faris gravan progreson en adopto de la Akto pri Modernigo de Risktaksado de Fremdlanda Investo, kiu celas malhelpi akiron de usonaj ŝlosilaj teknikoj fare de alilandaj entoj. Li urĝis la Kongreson adopti la leĝprojekton kiel eble plej frue. Post validiĝo de la leĝprojekto, Trump ordonos la registaron tuj efektivigi ĝin por trakti la zorgon koncernan al ŝtat-direktitan investon en ŝlosilaj teknikoj identigitaj en la enketo de la Sekcio 301. Se la Kongreso ne povus adopti la leĝon, Trump ordonos sian administracion preni novajn instrumentojn kontraŭ ĉiuj landoj.

La Blanka Domo avertis antaŭe, ke la Financa Departemento lanĉos rimedojn antaŭ la 30a de junio por malhelpi al ĉinaj entoj akiri usonajn gravajn teknikojn.

Merkrede en Moskvo, rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝis kun konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco John Bolton kaj la du flankoj konsentis pri renkontiĝo inter Putin kaj Donald Trump. Estos publikigitaj la dato kaj loko de la renkontiĝo.

Laŭ la retpaĝaro de Kremlo, Putin diris en la renkontiĝo, ke la rilatoj inter Rusio kaj Usono ne troviĝas en la plej bona etapo, plejparte pro la akra politika disputo en Usono. La vizito de Bolton donis al Rusio la esperon de normaligo de la dulandaj rilatoj. Li diris, ke Rusio neniam serĉas kontraŭstaron.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev merkrede instrukciis koncernajn departementojn konsideri pluvalidigon de rimedoj kontraŭ iuj okcidentaj sankcioj ĝis 2019.

Medvedev faris la instrukcion en kunveno de la rusa registaro pri eksterlanda komerco. Li diris, ke la rusa flanko jam aplikis restriktojn al iuj varoj eksportitaj al Rusio por respondi al sankcioj de la Eŭropa Unio kaj iuj okcidentaj landoj; ĉar la EU kaj iuj okcidentaj landoj subtenas la sankciojn kontraŭ Rusio, koncernaj departementoj de la rusa registaro konsideras plivalidigon de la rusaj kontraŭrimedoj ĝis 2019.

En marto de la kuranta jaro Usono komencis meti aldonajn tarifojn sur ŝtalajn kaj aluminiajn produktojn importitajn el pluaj landoj, inkluzive de Rusio. Medvedev diris, ke la EU kaj Ĉinio jam faris respondon al la usona decido, kaj ankaŭ Rusio devas lanĉi respondajn kontraŭrimedojn.

Speciala sendito de la UN pri Jemeno, Martin Griffiths, merkrede faris mallongan viziton al la provizora ĉefurbo Adeno. Tamen lia surloka mediaciado akiris neniun pozitivan rezulton.

Oficialulo el la jemena registaro diris al raportistoj sub la kondiĉo de anonimeco, ke Griffiths tiutage renkontiĝis kun jemena prezidento Abdu-Rabbu Mansour Hadi kaj aliaj altrangaj oficialuloj de la jemena registaro, dirante, ke la ribela grupo Houthi submetis la havenon Hodeidah al la administrado de la UN, kaj aliaj regionoj de la urbo Hodeidah restos sub la regado de Houthi. Sed Hadi rifuzis la proponon, kaj postulis, ke armitaj fortoj de Houthi sin retiru el ĉiuj regionoj de Hodeidah, inkluzive de la haveno, alie ili alfrontos ampleksan operacon de la registaro.

Loka parlamentano kaj amaskomunikilo merkrede diris, ke pli ol 200 homoj mortis en la niĝeria centra ŝtato Plateau, kie armitaj banditoj atakis multajn vilaĝojn en la lasta semajnfino.

Peter Gyedeng, membro de la parlamento de Plateau, diris, ke pli ol 200 el liaj civitanoj mortis en la atako.

Gyedeng diris al raportistoj en Jos, la ĉefurbo de Plateau, ke pli ol 200 senkulpaj civitanoj de lia balotdistrikto estis mortigitaj. Tio estas barbara kaj malbona ago. Ĉi tio okazas, eĉ kiam ni havas sekurecon tra la tuta ŝtato. Li asertis, ke tio estas genocido kaj etna purigado kontraŭ liaj civitanoj.

La atakoj, kiuj komenciĝis sabate, daŭris lunde en alia regiono de la ŝtato, malgraŭ la nokta elirmalpermeso lanĉita de la registaro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin