Ĉinio memfide vizaĝas al 17 jaroj en MOK

(GMT+08:00) 2018-06-29 09:43:45     Redaktoro:祃璟琳

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio ĵaŭde publikigis blankan libron titolita "Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Komerco". La blanka libro diris, ke Ĉinio disvolviĝis danke al la internacia komunumo kaj volas liveri pli da publikaj produktoj por la internacia komunumo. Ĉinio sin dediĉas al konstruado de malferma kunlabora platformo por protekti kaj disvolvi apertan mondan ekonomion kaj kune konstrui vastan komunumon kun aliaj landoj.

 

Ĉu Ĉinio plenumis siajn promesojn en aliĝo al la MOK?

La Blanka libro diris, ke Ĉinio firme subtenas la multflankan komercan sistemon ekde sia membriĝo al la Monda Organizo pri Komerco (MOK), per grandaj klopodoj en diversaj aspektoj, inkluzive de liberigo kaj faciligo de komerco kaj investado, kaj protekto de la disput-solva mekanismo.

Ĝis 2010, Ĉinio plenumis ĉiujn siajn promesojn pri reduktado de tarifoj, malpliigante la averaĝan tarifnivelon de 15,3% en 2001 ĝis 9,8%. En januaro de 2005, laŭ siaj promesoj, Ĉinio forigis kontingentojn kaj licencojn de importado, specifajn postulojn pri importopropono kaj aliajn ne-tarifajn rimedojn koncernajn al 424 detaloj, ekzemple aŭtomobiloj, maŝinoj kaj elektronikaj produktoj, kaj natura kaŭĉuko.

Kiel Ĉinio ŝanĝis la mondon post aliĝo al la MOK?

Ekde la jaro 2002 Ĉinio estas grava motoro de la monda ekonomio kun preskaŭ 30% da kontribuo.

Post membriĝo al la Monda Organizo pri Komerco, la rekta investo de eksterlandaj komercistoj kreskis de 46,88 miliardoj da usonaj dolaroj en 2001 ĝis 136,32 miliardoj da usonaj dolaroj en 2017, jare pliĝante je 6,9%. La rekta fremdlanda investo en Ĉinio okupis la unuan lokon inter evoluantaj landoj en sinsekvaj 26 jaroj post 1992.

Ĝis 2017, la jara rekta eksterlanda investo de Ĉinio pliiĝis de la 26a loko ĝis la 3a en la mondo post membriĝo al la Monda Organizo pri Komerco.

De post apero de la iniciato Zono kaj Vojo, ĝis la pasinta jarfino, ĉinaj entreprenoj starigis 75 zonojn de ekonomia kaj komerca kunlaboro en fremdaj landoj, kiuj kontribuis per 1 600 milionoj da usonaj dolaroj kaj liveris 220 mil laborpostenojn al tiuj landoj.

Kiujn spertojn Ĉinio ĝuas kun la mondo?

Ĉinio firme subtenas la multflankan komercan sistemon ekde sia membriĝo al la Monda Organizo pri Komerco (MOK), per grandaj klopodoj en diversaj aspektoj, inkluzive de liberigo kaj faciligo de komerco kaj investado, kaj protekto de la disput-solva mekanismo.

Ĉinio firme observas kaj subtenas la regulojn de la MOK, kaj subtenas la multflankan komercan sistemon, kiu estas malferma, travidebla, inkluziva kaj ne-diskriminacia. Ĉinio estas aktiva partoprenanto, forta subtenanto kaj grava kontribuanto en la multflanka komerca sistemo. Ĝi liberigis kaj faciligis komercon kaj investadon, per plena partopreno en la intertraktadoj de la Daŭha Raŭndo.

Ĉinio prezentis aŭ kunfaris pli ol 100 proponojn pri intertraktado, helpis konkludi interkonsenton pri komerca faciligo kaj konkurenco de eksporto en agrikulturaj produktoj, kaj antaŭenigis la kontinuan pliboniĝon de la multflanka komerca sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin