Novaĵoj (Junio 29)

(GMT+08:00) 2018-06-29 17:05:49     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio kaj la MOK; Ĉina-eŭropa simpozio fokusiĝis pri civilizacia diverseco kaj protekto de homaj rajtoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio publikigis blankan libron ĵaŭde, dirante, ke ĝi plu donos firman subtenon al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) en ludado de pli granda rolo en tutmonda ekonomia regado

La blanka libro titolita "Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Komerco", publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, celas plene raporti pri la plenumo de promesoj de Ĉinio al la MOK, por klarigi la principojn, starpunktojn, politikojn kaj proponojn de Ĉinio pri la multflanka komerca sistemo, kaj priskribi la vizion kaj agojn de Ĉinio en antaŭenigo de pli altnivelaj reformo kaj pordmalfermo.

La blanka libro diris, ke Ĉinio firme subtenas la multflankan komercan sistemon ekde sia membriĝo al la MOK, per grandaj klopodoj en diversaj aspektoj, inkluzive de liberigo kaj faciligo de komerco kaj investado, kaj protekto de la disput-solva mekanismo.

La Monda Organizo pri Komerco (MOK) ĵaŭde bonvenigis la blankan libron "Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Komerco", unuafoje publikigitan de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio.

Komercaj oficialuloj diris, ke ĝi detalis la promesojn de Ĉinio al la multflanka komerca sistemo, kiun la MOK superrigardas. Ili atendas, ke la libro estos afiŝita en la sistemo de la MOK kaj cirkulis inter ili.

Proparolanto de la MOK Keith Rockwell diris, ke la sekretariejo de la organizo bonvenigas la fortan subtenon, kiun Ĉinio montris al la MOK. Li diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Ĉinio estas aktiva en ĉiuj kampoj de la agadoj de la organizo, kaj estas klare, ke la partopreno de Ĉinio estis tre grava por la sukcesaj intertraktadoj en la Interkonsento pri Faciligo de Komerco kaj la multflanka iniciato grandiganta la Interkonsenton pri Informadika Teknologio.

La Interkonsento pri Faciligo de Komerco validiĝis en la 23a de februaro 2017, post kiam la nombro de ratifoj por la interkonsento transpasis la sojlon de 110 el la membroj de la MOK, kaj Ĉinio estis unu el la unuaj membroj, kiuj subskribis ĝin.

Ĉinio ĵaŭde publikigis mallongigitan negativan liston por fremdlanda investo, kun la nombro da eroj reduktitaj ĝis 48 el 63 en la antaŭa versio.

La nova negativa listo, kune publikigita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio pri Komerco, validiĝos en la 28a de julio 2018.

La listo, kun la oficiala nomo "Specialaj Administraj Rimedoj pri Aliro de Fremdlanda Investado (Negativa Listo) (Versio 2018)" anstataŭigos katalogon por gvido de fremdlanda investado, reviziitan en 2017.

La nova listo vastigas merkataliron por fremdlanda investo en primaraj, sekundaraj kaj terciaraj sektoroj, detaligante 22 malfermajn rimedojn en kampoj de financo, transportado, profesiaj servoj, fabrikado, energio, resursoj kaj agrikulturo.

Usona ministro pri defendo James Mattis vizitis Ĉinion de la 26a ĝis la 28a de junio. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Defendo Wu Qian diris ĵaŭde en Pekino, ke lia vizito akiris pozitivajn kaj konstruemajn rezultojn. Wu anoncis, ke ĉina ministro pri defendo Wei Fenghe vizitos Usonon en tiu ĉi jaro laŭ invito.

Dum la restado de Mattis en Ĉinio, prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun li, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono Xu Qiliang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Fremdlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ Yang Jiechi, kaj ŝtatkonsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe renkontiĝis kun li aparte. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri internacia kaj regiona situacio, rilatoj inter la du armeoj, demandoj de la Korea Duoninsulo kaj Tajvano, kaj mara sekureco, kaj venis en akordon pri militaj interŝanĝoj sur ĉiuj niveloj, fortigo de reciproka fido inter la du armeoj, profundigo de pragmata kunlaboro, kaj regado de riskoj kaj defioj. Lia vizito akiris pozitivajn kaj konstruemajn rezultojn.

Ĵaŭde en la Eŭropa Kolegio en Bruges, Belgio, okazis la Ĉina-Eŭropa Homrajta Simpozio 2018, organizita de la Ĉina Societo por Studo de Homaj Rajtoj kaj Internacia Instituto de Homaj Rajtoj. La temo de la simpozio estas "Civilizacia Diverseco kaj Protekto de Homaj Rajtoj".

Lu Guangjin, ĝenerala sekretario de la Ĉina Societo por Studo de Homaj Rajtoj diris en parolado en la malferma ceremonio, ke civilizacia diverseco estas baza karaktero de la homa socio kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj estas la kerno de la nuna ĉina civilizacio. Respekti kaj garanti homajn rajtojn estas fundamenta postulo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Ĉinio jam trovis sian vojon de homrajta disvolvado konforman al la nacia kondiĉo, kaj ĉiuj bazaj rajtoj de la popolo estis efektive protektataj.

Jörg Monar, estro de la Internacia Instituto pri Homaj Rajtoj, diris, ke estas ege grava la dialogo inter Eŭropo kaj Ĉinio pri homaj rajtoj. Li diris, ke la vorto Bruges venas de "ponto", kaj la urbo havas multajn pontojn. Oni esperas, ke la urbo de pontoj povos kunligi civilizaciojn eŭropan kaj ĉinan kaj akceli interkomprenon de la du flankoj.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres ĵaŭde alvokis pli fortan internacian kunlaboron en batalo kontraŭ terorismo, substrekante la gravecon de antaŭmalhelpo.

Guterres faris la alvokon en la unua altnivela kunveno de estroj de kontraŭterorismaj institucioj de la UN. Li diris, ke la tutmonda defio de terorismo kaj perforta ekstremismo, kiu atingis senprecedence altan gradon, subfosas pacon kaj sekurecon de la mondo kaj estas obstaklo al daŭripova disvolvado. Li rimarkigis, ke frontoj de la batalo kontraŭ terorismo montriĝas pli kaj pli multe en la retspaco, kaj ke la transnacia naturo de terorismo signifas, ke multflanka kunlaboro devas esti fortigita. Li aldonis, ke la plej grava antiterorisma celo estas intensigi internacian kunlaboron. Li diris, ke multaj unioj kaj retoj jam komencis kundividi ŝlosilajn informojn por akurate trovi, identigi, bati kaj persekuti teroristojn.

Ĉina konstanta reprezentanto al la UN Ma Zhaoxu diris merkrede en publika kunlaboro de la Sekureca Konsilio pri la nuklea demando de Irano, ke Ĉinio subtenos dialogon kun ĉiuj koncernaj partioj per objektiva, senpartia kaj respondeca sinteno kaj klopodos plu por protekti kaj efektivigi la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la nuklea demando de Irano.

La ĉina reprezentanto priskribis la Komunan Ampleksan Agadplanon kiel gravan multflankan atingon kaj sukcesan historion en traktado de tiklaj demandoj per diplomatiaj rimedoj. Li diris, ke ĝi estis pruvita kiel efika interkonsento en la pasintaj tri jaroj. Li vokis ĉiujn partiojn preni respondecan sintenon, konsideri longan periodon, sin deciĉi al dialogo kaj kunlabori kun pacienco por konservi aŭtoritaton de la interkonsento.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin