Komunista Partio de Ĉinio havas pli ol 89 milionojn da membroj

(GMT+08:00) 2018-06-30 16:33:49     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ la plej lasta statistiko de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝis la jarfino de 2017, la nombro de membroj de la partio kalkuliĝis al 89,564 milionoj, je 117 miloj pli ol la antaŭa jaro. La partio havis 457,2 milionojn da bazaj organizoj, je 53 000 pli ol la antaŭa jaro. La donitaĵoj montras, ke senĉese fortiĝis vigleco kaj viveco de la partio.

En la lasta jaro, 1 982 miloj da homoj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio, kaj 50,8% de ili venis de la unua linio de produktado kaj laboro, kaj 81,4% de ili aĝis malpli ol 35 jarojn. 48,3% de la partiaj membroj estis edukitaj en kolegioj aŭ universitatoj; 26,7% estis virinoj; kaj 7,3% estis naciminoritatoj.

La bazaj organizoj de la partio kovris 99,7% kaj 95,2% respektive de organoj kaj institucioj de la lando kaj 92,8% de naciaj entreprenoj. 1 877 miloj da privataj entreprenoj establis partiajn organizojn, kaj 303 mil sociaj organizoj havis siajn partiajn organizojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin