Novaĵoj (Julio 02)

(GMT+08:00) 2018-07-02 17:27:41     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de julio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio okazigos novan sesion; la Eŭropa Unio avertis, ke tarifoj truditaj de Usono al importitaj aŭtoj altiros fortan reprezalion. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Deklaro publikigita lunde post kunveno de prezidantoj diris, ke la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio kunvokos novan sesion de la 9a ĝis la 10a de julio.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, prezidis la kunvenon.

La deklaro diris, ke leĝdonantoj revizios raporton pri la efektivigo de la leĝo pri regado de aerpoluo kaj projekton de decido pri fortigo de la ampleksa protekto de la medio kaj subteno al la batalo kontraŭ poluo laŭ la leĝo.

La retejo de la brita ĵurnalo Financial Times raportis lunde, ke la Eŭropa Komisiono avertis la usonan registaron, ke ĝia decido restrikti importadon de aŭtoj per punaj tarifoj eble kaŭzos reprezalion de la tuta mondo kontraŭ la eksporto de usonaj produktoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj.

La ĵurnalo Financial Times citis raporton de la Eŭropa Komisiono al la usona Departemento de Komerco, ke la EU diris, ke la enketo de Usono pri ebla minaco de importitaj aŭtoj kaj vicpartoj al la nacia sekureco kondukos la mondan ekonomion al amplesa komerca milito kaj damaĝos laborŝancojn de la usona aŭtofabrika sektoro. La EU kaj ĉefaj ekonomioj eble prenos kontraŭrimedojn kontraŭ komerco kun konsiderinda kvanto, kiu kalkuliĝos al 294 miliardoj da usonaj dolaroj – 19% de la eksportado de usonaj varoj en 2017.

Konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco John Bolton diris dimanĉe, ke Usono proponos programon pri la sennukleigo en la Korea Duoninsulo al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Bolton faris la rimarkojn, kiam li estis intervjuata de la Kolumbia Brodkasta Sistemo por la programo Fronte al la Nacio. Li diris, ke ili ellaboris sennukleigan planon.

Bolton, iam obstina malcedemulo kontraŭ Pjongjango, diris, ke ŝtatsekretario Mike Pompeo diskutos pri la programo kun oficialuloj de la KDPR en la proksima estonteco.

Ankaŭ eksa usona ambasadoro al UN malkaŝis, ke la programo ellaborita de usonaj fakuloj projektis kiel malmunti la nukleajn programojn kaj balist-misilajn ejojn de Pjongjango ene de unu jaro sub kunlaboro de la KDPR.

La sud-korea Ministerio de Defendo diris dimanĉe, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) remalfermis komunikan lineon inter militŝipoj post 10 jaroj.

La Ministerio de Defendo diris, ke la remalfermo de la komunika lineo estas rimedo por efektivigi la Deklaracion de Panmunjom kaj konsenton atingitan lastatempe en general-nivela intertraktado kaj celas malebligi hazardan konflikton en la okcidenta maro de la Korea Duoninsulo.

En la 14a de junio, la du flankoj okazigis general-nivelan intertraktadon en Panmunjom, kaj ili fine venis en akordon pri remalfermo de la komunika lineo. Tio estis la unua milita intertraktado de la du flankoj post 10 jaroj kaj 6 monatoj. Poste en la 25a de junio la du flankoj okazigis intertraktadon inter oficiroj sur la nivelo de supera kolonelo. Ambaŭ opiniis, ke remalfermo de komunikaj lineoj inter la du armeoj estas urĝa afero.

La kandidato por prezidenteco el la meksika reganta partio, Jose Antonio Meade, konfesis malvenkon tuj post fermo de balotejoj en la lando dimanĉe vespere.

Meade el la Institucia Revolucia Partio konfesis en publika kunveno, ke la voĉdona tendenco ne favoris lin kaj la plimulto de voĉoj iris al la kandidato Andreo Manuelo López Obrador el la koalicio "Ni kune faros historion". Meade diris al siaj subtenantoj: "En ĉi tiu momento, ni devos rekoni ke, laŭ la tendencoj, estis Andreo Manuelo López Obrador, kiu akiris la plimulton de voĉoj. Li havos la respondecon gvidi la plenuman povon, kaj por la bono de Meksiko, mi deziras al li plej grandan sukceson."

Ministroj pri komerco kaj reprezentantoj de 16 azipacifikaj landoj konsentis serĉi fruan konkludon de la interkonsento Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) en sia kvina intersesia ministra kunveno, kiu finiĝis dimanĉe en Tokio.

Dum la dutaga kunveno, komercaj reprezentantoj el Ĉinio, Aŭstralio, Hindio, Japanio, Sud-Koreio, Nov-Zelando kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj profunde diskutis demandojn pri komerco, servo, investado kaj reguloj.

Komuna gazetara deklaro estis publikigita post la kunveno, kiu rekonis la gravecon rapide kaj sukcese fini la intertraktadon pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco pro la nuna tutmonda komerca medio, kiu alfrontas gravajn riskojn de unuflankaj komercaj agoj kaj reagoj.

La partoprenantoj de la kunveno reasertis sian decidon labori kune kaj veni al konkludo per la intertraktado pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kaj atingi interkonsenton, kiu profitigos ĉiujn flankojn.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris dimanĉe, ke Israelo ne permesas al siriaj rifuĝintoj eniri la landon.

Netanyahu faris la rimarkojn en kunveno de la kabineto. Li diris, ke Israelo plu defendos siajn landlimojn kaj liveros humanitaran helpon laŭ sia kapablo, sed ĝi ne permesas al siriaj rifuĝintoj eniri la israelan teritorion. Li aldonis, ke Israelo subtenas kontaktojn kun Usono kaj Rusio pri la demando de Sirio, kaj ankaŭ la israela armeo komunikiĝos plu kun la armeoj de Usono kaj Rusio.

Netanyahu ankaŭ refoje akcentis, ke Israelo malhelpos al Irano kaj ĝiaj agentoj starigi militan ekziston en iu ajn loko en Sirio.

Attaullah Khogiani, proparolanto de la registaro de la afgana orienta provinco Nangarhar, diris, ke almenaŭ 15 homoj estis mortigitaj kaj 20 aliaj vunditaj pro tio, ke aŭtobombo trafis Jalalabad, la ĉefurbon de la provinco dimanĉe.

La eksplodo, laŭ la oficialulo, trafis la vigloplenan bazaron de la placo Mukhabirat, mortigante 15 homojn, plejparte civilulojn.

Li aldonis, ke ĉiuj viktimoj estis portitaj al hospitalo. Esploro pri la okazaĵo estis komencita. Ankoraŭ neniu grupo deklaris respondecon pri la atako.

La eksplodo skuis la urbon Jalalabad, kiam afgana prezidento Mohammad Ashraf Ghani estis tie por kunveni kun provincaj oficialuloj, plejaĝuloj kaj tribestroj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin