Ĉinaj kaj italaj amaskomunikiloj raportas disvolviĝon de Sichuan-provinco

(GMT+08:00) 2018-07-03 09:42:02     Redaktoro:Selena

Supermezura ponto super dadu-rivero de Yakang

De la 19a ĝis la 26a de junio, raportistoj de ses italaj ĉefaj amaskomunikiloj kune kun ĉinaj raportistoj venis al Sichuan-provinco por raporti tiean disvolviĝon. La aktivado estas organizita de ĉina ambasadorejo en Italio, novaĵ-oficejo de la registaro de Sichuan-provinco kaj Itala Redakcio de Ĉina Radio Internacia.

Tiuj raportistoj vizitis Centron de Novigaj Programoj de EU en la ĉefurbo Chengdu de Sichuan-provinco, internacian havenon de eksprestrajno Rongou (Chendu-Eŭropo), supermezuran ponton super dadu-rivero de Yakang kaj la vilaĝon Huopu por raporti progreson kaj disvolviĝon de Sichuan-provinco kaj la ĉina sudokcidenta regiono en mildigo de malriĉeco, scienca kaj teknika novigo, media protekto, industria disvolviĝo kaj trafika konstruado. Ili ankaŭ faras raporton pri atingoj de kunlaboro inter la regiono kaj EU en scienca kaj teknika novigo kaj konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo.

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin