Novaĵoj (Julio 03)

(GMT+08:00) 2018-07-03 16:41:39     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de julio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio alvokas sekvi popol-orientitan vojon en protekto de homaj rajtoj; usona ŝtatsekretario Mike Pompeo refoje vizitos la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina diplomato lunde emfazis, ke registaroj devas sekvi vojon orientitan al la popolo kaj fokusiĝi pri altigo de vivnivelo kiel manieron por protekti homajn rajtojn.

Yu Jianhua, estro de la ĉina misio al UN en Ĝenevo, faris la rimarkojn, kiam li faris paroladon en la nomo de preskaŭ 140 landoj dum la 38a sesio de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj. Li diris, ke homaj rajtoj fariĝis la komuna aspiro de la homaro.

Yu diris, ke sekvi la vojon orientitan al la popolo signifas certigon de la bonfarto de ĉiuj. Tia maniero signifas, ke homoj fariĝos la movforto de disvolviĝo kaj ĝiaj primaraj profitantoj. Ĉiuj landoj devas vere efektivigi la tagordon 2030 pri daŭripova disvolvado kaj realigi daŭripovan disvolviĝon en ekonomiaj, sociaj kaj vivmediaj aspektoj kaj postlasi neniun survoje al la celo. Ĉiuj landoj devas strebi por forigi malriĉecon kaj neegalecon, pliigi laborpostenojn, altigi enspezojn, liveri altkvalitan edukadon kaj medicinajn servojn, plifortigi la kreon de socia bonstatiga sistemo, akceli socian justecon kaj plene garantii la rajtojn de virinoj, infanoj, invalidoj, maljunuloj kaj etnaj minoritatoj.

Zhang Ming, estro de la ĉina misio al la Eŭropa Unio (EU), diris lunde en Bruselo, ke la 20a Pintkunveno inter Ĉinio kaj la EU, kiu okazos baldaŭ en Pekino, liveros politikan gvidadon por disvolvado de duflankaj rilatoj en la venonta periodo kaj kontribuos al la ŝanĝiĝanta mondo plena je defioj per stabila kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU.

Zhang faris la rimarkojn dum ĉeesto al la rondtabla kunveno pri la baldaŭa pintkunveno, kiun organizis Amikoj de Eŭropo, pensfabriko de la EU. Li esperis, ke la pintkunveno eligos tri signalojn: Unue, ĝi manifestos la orientiĝon de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU. La du flankoj prenos la pintkunvenon kiel bonan okazon por reaserti sian promeson pri reciproka subteno, persisto en egaleco kaj justo, kaj serĉado de kunlaboro kaj kungajno. Due, ambaŭ flankoj manifestos la esencon de reciproke profita kunlaboro. La pintkunveno resumos rezultojn de pragmata kunlaboro, planos la venontan kunlaboron kaj substrekos klopodojn por nutrado de novaj kreskopunktoj de duflanka kunlaboro. Trie, ili manifestos sian rezolutecon protekti multflankecon. Ĉinio kaj la EU leviĝos kontraŭ unuflankeco kaj komerca protektismo por malhelpi negativan influon de tiaj agoj.

Zhang aldonis, ke la kuranta jaro markas la 20an datrevenon de la establo de la pintkunvena mekanismo. La pintkunveno okaze de grava punkto kaj sub eksterordinara situacio estas aparte atentata de diversaj rondoj de la du flankoj kaj eĉ de la internacia komunumo. Li esprimis la kredon, ke la pintkunveno plene sukcesos kaj liveros pozitivan energion al la duflankaj rilatoj kaj al la ŝanĝiĝanta mondo.

La usona Ŝtata Departemento anoncis lunde, ke usona ŝtatsekretario Mike Pompeo refoje vizitos la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) de la 5a ĝis la 7a de julio.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert diris en deklaro, ke Pompeo iros al Pjongjango por renkontiĝo kun oficialuloj de la KDPR kaj konsiliĝos kun ili pri efektivigo de konsentoj atingitaj de la du gvidantoj en la pintkunveno en Singapuro.

La deklaro diris, ke poste Pompeo vizitos Japanion, Vjetnamion kaj Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn kaj iros al Bruselo por akompani prezidenton Donald Trump en ĉeesto al la pintkunveno de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo.

La usona Ĉambro de Komerco lunde avertis la usonan registaron, ke aldonaj tarifoj truditaj de Usono al importitaj varoj kaj punaj tarifoj aplikitaj de aliaj ekonomioj kontraŭ Usono damaĝos usonajn firmaojn kaj konsumantojn kaj eĉ minacos la reprosperigon de la usona ekonomio.

La Ĉambro de Komerco diris en analiza raporto, ke tarifoj nove truditaj al importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj kaj ĉinaj varoj kaj aldonaj tarifoj sur importitaj aŭtoj kaj vicpartoj kondukis Usonon al la rando de komerca milito. Kanado, Meksiko, la Eŭropa Unio kaj Ĉinio jam anoncis aŭ komencis efektivigi rimedojn kontraŭ Usono. La raporto montris, ke ĝis nun, produktoj eksportotaj de Usono al aliaj landoj kun valoro de 75 miliardoj da usonaj dolaroj estos influitaj, kaj eksportoj de ĉiuj usonaj ŝtatoj suferos baton en malsamaj gradoj.

Prezidanto de la Ĉambro de Komerco Tom Donohue avertis, ke la altigo de tarifoj altiros pli da reprezalio, kaŭzos komercan militon kaj malutilos al la dungado kaj ekonomia kresko de Usono.

Usona sekretario pri komerco Wilbur Ross diris, ke kvankam Usono opinias, ke la Monda Organizo pri Komerco bezonas reformon, tamen Usono ankoraŭ ne konsideras retiron el ĝi.

Ross diris en intervjuo de raportisto, ke Usono jam klare esprimis sian starpunkton, ke la Monda Organizo pri Komerco bezonas reformon. Usono atendas rezulton de la reformo.

En la lasta semajno ankaŭ usona prezidento Donald Trump diris, ke li opinias, ke la Monda Organizo pri Komerco estas maljusta por Usono, tamen li ne parolas pri retiro el la organizo.

La 31a Pintkunveno de la Afrika Unio (AU) fermiĝis post dutaga daŭro lunde en la maŭritania ĉefurbo Nuakŝoto. Paul Kagame, prezidanto de la AU, diris, ke 49 membroj de la AU subskribis la interkonsenton pri liberkomerca regiono de la afrika kontinento.

Kagame, kiu estas ankaŭ ruanda prezidento, faris la anoncon en la ferma ceremonio de la pintkunveno.

Sud-Afriko, Sieraleono, Namibio, Lesoto kaj Burundo subskribis la interkonsenton pri liberkomerca regiono en Nuakŝoto. Ĉadio kaj Svazilando ratifis la interkonsenton, kio kreskigis la tutan nombron de ratifoj ĝis 6.

La AU diris, ke la interkonsento pri liberkomerca regiono estos la plej granda liberkomerca zono de post la starigo de la Monda Organizo pri Komerco. Ĝi povas krei afrikan merkaton de pli ol 1 200 milionoj da homoj kun la malneta regiona produkto de 2,5 duilionoj da dolaroj.

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres lunde vizitis setlejojn Rohingya en Cox's Bazar en la plej suda regiono de Bangladeŝo ĉe la landlimo kun Birmo.

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres kaj prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim dimanĉe atingis Bangladeŝon por vizito.

Sub la akompano de Kim kaj bangladeŝa ministro pri eksterlandaj aferoj Mahmood Ali, la ĝenerala sekretario vizitis iujn tendarojn kaj parolis kun rifuĝintoj en la setlejoj Rohingya.

En Cox's Bazar, ili retrorigardis la situacion de la Rohingya-anoj alvenintaj ekde aŭgusto de la pasinta jaro, kaj taksis la progreson de sekura, memvola kaj digna rehejmenigo de rifuĝintoj laŭ la internaciaj normoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin