Ĉinio: Registaroj devas sekvi popol-orientitan vojon en protekto de homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2018-07-03 13:31:06     Redaktoro:Yu

 

Ĉina diplomato lunde emfazis, ke registaroj devas sekvi vojon orientitan al la popolo kaj fokusiĝi pri altigo de vivnivelo kiel manieron por protekti homajn rajtojn.

Yu Jianhua, estro de la ĉina misio al la UN en Ĝenevo, faris la rimarkojn, kiam li faris paroladon en la nomo de preskaŭ 140 landoj dum la 38a sesio de la Konsilio de la UN pri Homaj Rajtoj. Li diris, ke homaj rajtoj fariĝis la komuna aspiro de la homaro.

Yu diris, ke sekvi la vojon orientitan al la popolo signifas certigon de la bonfarto de ĉiuj. Tia maniero signifas, ke homoj fariĝos la movfortoj de disvolviĝo kaj ĝiaj primaraj profitantoj. Ĉiuj landoj devas vere efektivigi la tagordon 2030 pri daŭripova disvolvado kaj realigi daŭripovan disvolviĝon en ekonomiaj, sociaj kaj vivmediaj aspektoj kaj postlasi neniun survoje al la celo. Ĉiuj landoj devas strebi por forigi malriĉecon kaj neegalecon, pliigi laborpostenojn, altigi enspezojn, liveri altkvalitan edukadon kaj medicinajn servojn, plifortigi la kreon de socia bonstatiga sistemo, akceli socian justecon kaj plene garantii la rajtojn de virinoj, infanoj, invalidoj, maljunuloj kaj etnaj minoritatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin