Novaĵoj (Julio 05)

(GMT+08:00) 2018-07-05 20:14:40     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun prezidanto de Rusa Federacia Konsilio; ĉefministro Li iris el Pekino por vizitoj al Bulgario kaj Germanio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Valentina Matviyenko, prezidanto de la Rusa Federacia Konslio merkrede en Pekino.

En la renkontiĝo, Xi petis Matviyenko transdoni liajn sincerajn salutojn al rusa prezidento Vladimir Putin, kiu faris ŝtatan viziton al Ĉinio en la lasta monato. Dum la vizito, Xi aljuĝis al li la unuan Amikecan Medalon de la Ĉina Popola Respubliko, kio laŭ Xi reliefigis la gravecon kaj unikecon de ĉina-rusaj rilatoj. Xi diris: "Mi atendas denovan renkontiĝon kun li en tiu ĉi monato dum la Pintkunveno de BRICS-landoj en Sud-Afriko." Li diris, ke ĉi-jare, ambaŭ landoj finis siajn enlandajn politikajn tagordojn kaj suriris la vojon al naciaj prospero kaj revigligo, metante solidan fundamenton por stabila longedaŭra disvolvado de ĉina-rusaj rilatoj. Li sugestis, ke ambaŭ flankoj subtenu unu la alian por protekti siajn bazajn interesojn, aktive partopreni en internaciaj aferoj kaj tutmonda regado, kaj grave kontribui al paco kaj stabileco de la mondo. li esprimis la esperon, ke ambaŭ flankoj efektivigos diversajn interkonsentojn inter li kaj Putin, kaj provos novajn modelojn de kunlaboro. Li sugestis ankaŭ, ke ambaŭ leĝdonaj instancoj intensigu lernadon en regado kaj superrigardo, antaŭenigu la spiriton de amikeco inter Ĉinio kaj Rusio kaj metu solidan socian kaj publikan fundamenton por la disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

Matviyenko transdonis salutojn kaj plej bonajn dezirojn de Putin al prezidanto Xi. Ŝi diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj atingis altan nivelon de disvolviĝo sub la gvidado de la du estroj. Nuntempe, ambaŭ flankoj efektivigas la konsentojn atingitajn de la gvidantoj, kaj la leĝdonaj institucioj de ambaŭ flankoj ludas gravan rolon en tiu ĉi kampo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde iris el Pekino por oficialaj vizitoj al Bulgario kaj Germanio.

Li faros oficialajn vizitojn al la du landoj, ĉeestos la sepan kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj en Sofio, kaj prezidos la kvinan interregistaran konsiliĝon inter Ĉinio kaj Germanio. Li estis invitita de bulgara ĉefministro Boyko Borissov kaj germana ĉefministro Angela Merkel.

Ĉefministro Li merkrede prezidis plenuman kunvenon de la Ŝtata Konsilio. La ĉina registaro prenos konkretajn rimedojn por plifortigi kaj vastigi dungadon, fokusiĝante pri universitataj diplomitoj, veteranoj, eksigitaj kaj relokitaj laboristoj.

Li diris, ke daŭrigi stabilan dungadon havas grandan gravecon por la ekonomia disvolvado de Ĉinio kaj estas la plej grava vivmedio. Kun la ekonomio pliboniĝanta en la lastaj jaroj, la dungado senĉese plifortiĝis. Tamen, dungado devas esti sur la alta loko de la registara tagordo por kreado de novaj laborpostenoj kaj plibonigo en la strukturo de dungado.

Nova urba dungado estis sur alta nivelo en la lastaj jaroj. Laŭ la Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco, 6,13 milionoj da urbaj laborpostenoj estis aldonitaj inter januaro kaj majo de la kuranta jaro, je 140 000 pli ol en la sama periodo de la lasta jaro.

La kunveno emfazis, ke konsidere la defiojn kaj necertecojn ankoraŭ alfrontatajn de Ĉinio en la kampo de dungado, registaraj departementoj sur ĉiuj niveloj devas fokusiĝi pri siaj taskoj pri dungado kaj preni multoblajn rimedojn por plenumi ilin. La registaro atenteme observos la situacion de dungado en gravaj regionoj kaj inter gravaj grupoj, kaj ellaboros laŭcelajn planojn por antaŭmalhelpi latentajn problemojn.

Ĉefministro Li merkrede diris, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU), kiel du gravaj fortoj en la mondo, devas vastigi kunlaboron kaj kunigi manojn por trakti defiojn meze de leviĝanta unuflankeco kaj protektismo.

Li faris la rimarkojn en telefona konversacio kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker. Li diris, ke Ĉinio ankaŭ atendas strebi pri pragmataj rezultoj en la intertraktado pri duflanka investa interkonsento kaj traktado de klimatŝanĝiĝo por subteni multflankecon kaj akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado kaj protekti la pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la mondo.

Rilate al la venonta sepa Pintkunveno de Registaraj Ĉefoj de Ĉinio kaj Centreŭropaj kaj Orienteŭropaj Landoj, kiu okazos en Bulgario, ĉina ĉefministro rimarkigis, ke Ĉinio firme subtenas la integriĝon de Eŭropo kaj unuigitan, stabilan kaj kreskantan EU. Li diris, ke la kunlaboro 16 + 1 estas malferma, travidebla, inkluziva transregiona kunlabora platformo kaj ankaŭ grava parto kaj pozitiva suplemento de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Juncker diris, ke la EU opinias, ke multflankeco estas la vojo antaŭen. La EU esperas antaŭenigi multflankecon kaj liberan komercon kune kun Ĉinio dum la venonta 20a eŭropunia-ĉina pintkunveno. La du flankoj ankaŭ plifortigos komunikadon kaj kunlaboron en la intertraktado pri duflanka investa interkonsento, klimatŝanĝiĝo kaj aviado.

La dogana aŭtoritato de Ĉinio diris ĵaŭde, ke la aldonaj tarifoj de Ĉinio sur iuj importitaj produktoj el Usono estos efektivigitaj tuj post kiam la novaj usonaj tarifoj validiĝos.

Responde al la usona anonco altrudi aldonajn tarifojn al importitaj ĉinaj produktoj, la Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio decidis en la mezo de junio, ke aldonaj tarifoj por 545 detaloj kun valoro de ĉirkaŭ 34 miliardoj da usonaj dolaroj, inkluzive de agrikulturaj produktoj, veturiloj kaj akvaj produktoj, validiĝos en la 6a de julio 2018.

Irana prezidento Hassan Rouhani merkrede certigis la intencon de sia lando pri persisto en la irana nuklea interkonsento malgraŭ la retiro de Usono.

Rouhani faris la komentojn dum ŝtata vizito al la aŭstra ĉefurbo Vieno, kie li estis bonvenigita per militaj honoroj kaj salutita de sia aŭstra paralelulo Alexander Van der Bellen. Li diris, ke tio, kion la usonanoj faris, agis kontraŭ ĉiuj interkonsentoj, kontraŭ paco kaj kontraŭ stabileco. Li diris, ke la interkonsento, desegnita por oponi la disvastigon de nukleaj armiloj, estis unuanime apogita de la Sekureca Konsilio de UN, kaj daŭre ricevis subtenon de la Eŭropa Unio, inkluzive de Aŭstrio.

Van der Bellen diris laŭ la vidpunkto de Aŭstrio, ke la interkonsento atingita en Vieno antaŭ tri jaroj estas ŝlosila elemento en la ne-disvastigo de nukleaj armiloj.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo diris, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) merkrede komencis labornivelan intertraktadon pri forstokultura kunlaboro.

Delegacioj de la du flankoj komencis sian dialogon je la 10a horo matene laŭ loka tempo en Paca Domo, sud-korea konstruaĵo en la landlima vilaĝo de Panmunjom.

Ryu Kwang-soo, sud-korea vicministro de forstokultura servo, kiu gvidis la sud-korean delegacion, informis lokajn raportistojn antaŭ ol iri al la dialogo, ke li diskutos kun sia paralelulo el la KDPR demandojn pri tuteca forstokultura kunlaboro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin