Ĉina prezidanto renkontiĝis kun prezidanto de Rusa Federacia Konsilio

(GMT+08:00) 2018-07-05 10:53:25     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Valentina Matviyenko, prezidanto de la Rusa Federacia Konslio merkrede en Pekino.

En la renkontiĝo, Xi petis Matviyenko transdoni liajn sincerajn salutojn al rusa prezidento Vladimir Putin, kiu faris ŝtatan viziton al Ĉinio en la lasta monato. Dum la vizito, Xi aljuĝis al li la unuan Amikecan Medalon de la Ĉina Popola Respubliko, kio laŭ Xi reliefigis la gravecon kaj unikecon de ĉina-rusaj rilatoj. Xi diris: "Mi atendas denovan renkontiĝon kun li en tiu ĉi monato dum la Pintkunveno de BRICS-landoj en Sud-Afriko." Li diris, ke ĉi-jare, ambaŭ landoj finis siajn enlandajn politikajn tagordojn kaj suriris la vojon al naciaj prospero kaj revigligo, metante solidan fundamenton por stabila longedaŭra disvolvado de ĉina-rusaj rilatoj. Li sugestis, ke ambaŭ flankoj subtenu unu la alian por protekti siajn bazajn interesojn, aktive partopreni en internaciaj aferoj kaj tutmonda regado, kaj grave kontribui al paco kaj stabileco de la mondo. li esprimis la esperon, ke ambaŭ flankoj efektivigos diversajn interkonsentojn inter li kaj Putin, kaj provos novajn modelojn de kunlaboro. Li sugestis ankaŭ, ke ambaŭ leĝdonaj instancoj intensigu lernadon en regado kaj superrigardo, antaŭenigu la spiriton de amikeco inter Ĉinio kaj Rusio kaj metu solidan socian kaj publikan fundamenton por la disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

Matviyenko transdonis salutojn kaj plej bonajn dezirojn de prezidento Putin al prezidanto Xi. Ŝi diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj atingis altan nivelon de disvolviĝo sub la gvidado de la du estroj. Nuntempe, ambaŭ flankoj efektivigas la konsentojn atingitajn de la gvidantoj, kaj la leĝdonaj institucioj de ambaŭ flankoj ludas gravan rolon en tiu ĉi kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin