Li Keqiang atingis Sofion por oficiala vizito al Bulgario

(GMT+08:00) 2018-07-06 14:30:04     Redaktoro:Shanshan

 

Ĵaŭde posttagmeze, invitita de bulgara ĉefministro Boyko Borissov ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis la Sofian Internacian Flughavenon por oficiala vizito al Bulgario. Li ankaŭ ĉeestos la 7an Pintkunvenon de Ĉinio kaj Centreŭropaj kaj Orienteŭropaj Landoj.

Li diris, ke Ĉinio kaj Bulgario havas profundan tradician amikecon. Bulgario estas unu el la landoj, kiuj plej frue establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj la dulandaj rilatoj ĉiam subtenas sanan kaj stabilan disvolviĝon. Tio estas la unua vizito de Li, post kiam li fariĝis ĉina ĉefministro kaj ankaŭ estas la refoja vizito de ĉina ĉefministro post 18 jaroj. Li esperis, ke per la vizito la du landoj firmigos la tradician amikecon, akcelos pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝos ampleksan amikan partnerecon al pli profunda kaj pli alta nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin