Novaĵoj (Julio 06)

(GMT+08:00) 2018-07-06 18:07:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro atingis Bulgarion por oficiala vizito; "Ekonomia agreso" estas nova akuzo kontraŭ Ĉinio fare de Usono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faros paroladon en la malferma ceremonio de la 8a ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj.

Chen Xiaodong, adjunkto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris vendrede en gazetara konferenco, ke Xi ĉeestos la malferman ceremonion kune kun kuvajta emiro Sheikh Sabah Al Ahmad Al-Jaber Al-Sabah, ministroj pri eksterlandaj aferoj el 21 arabaj landoj kaj ĝenerala sekretario de la Araba Ligo, kaj faros gravan paroladon. Estos la tria fojo, ke Xi faros politikan deklaron al la araba mondo, kaj tio reflektas grandan gravecon kaj fortan subtenon donitajn de Ĉinio al rilatoj kun la araba mondo kaj al la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde atingis Bulgarion por oficiala vizito al la lando kaj la 8a Kunveno de Registaraj Ĉefoj de Ĉinio kaj 16 Centreŭropaj kaj Orienteŭropaj Landoj en Sofio.

Tio markas la unuan vojaĝon de Li al Bulgario post lia enoficiĝo sur la posteno de ĉefministro, kaj ankaŭ la unuan viziton al Bulgario fare de ĉina ĉefministro en 18 jaroj. Li diris, ke Ĉinio kaj Bulgario ĝuas tradician amikecon. Bulgario estis unu el la landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj la duflankaj rilatoj ĉiam sane kaj stabile disvolviĝis.

La nuna komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono proksimiĝas al la rando de komerca milito. Estro de Nacia Komerca Komisiono de la Blanka Domo publikigis raporton titolitan "Ĉina ekonomia agreso minacas teknikan kaj intelektan proprieton de Usono kaj la mondo", metante la politikan etiketon "ekonomia agreso" sur Ĉinion. Trump subskribis memorandon kontraŭ Ĉinio en marto, akuzante Ĉinion pri ekonomia agreso.

Tamen Ĉinio kaj multaj landoj klare scias, ke la tiel nomata "ekonomia agreso" bazita sur supozo, kalumnio kaj falsaj novaĵoj estas la nova versio de la usona aserto pri ĉina minaco.

Laŭ kriterio de la usona akuzo pri ekonomia agreso, plejpartaj landoj de la mondo suferas la ekonomian agreson de Usono. Por defendi sian hegemonion kaj privilegion, la Blanka Domo batalas kontraŭ ajnaj landoj malgraŭ tio, ĉu ili estas aliancanoj aŭ rivaloj, evoluintaj ekonomioj aŭ subevoluintaj ekonomioj.

El longperioda perspektivo, ne eblas okazi granda ŝanĝiĝo al sinteno de la Blanka Domo serĉanta hegemonion, ĝia strategio por malhelpo al disvolvado de Ĉinio kaj la antaŭjuĝo kontraŭ Ĉinio. Cetere la vojo por Ĉinio ne estas ebena. Tamen meze de furiozaj atakoj de Usono, estas la fakto, ke Ĉinio neniam cedis al la ekstera premo dum la pasintaj 40 jaroj. Bona disvolvado de Ĉinio estas ĝia plej granda kontribuo al la mondo, kaj Ĉinio certe faros pli grandan kontribuon al la mondo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco diris, ke kun validiĝo de la 25-procentaj aldonaj tarifoj sur ĉinaj produktoj kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj en vendredo, Usono ekbruligis la plej grandan komercan militon en ekonomia historio.

Tiuj tarifoj malobservas la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kaj reprezentas tipan komercan tiranecon, kaŭzante gravan minacon al la sekureco de tutmonda industrio kaj valorĉenoj. Krome, ĝi malhelpos tutmondan ekonomian reprosperigon, kaj estigos mondan merkatan tumulton, kaj batos multajn internaciajn kompaniojn, entreprenojn kaj ordinarajn konsumantojn. La rimedo estas kontraŭefika kaj malutila kaj ne povas servi al la interesoj de usonaj kompanioj kaj popolo.

La ĉina flanko, kiu promesis ne fari la unuan pafon, devigite reagas por protekti la kernajn naciajn interesojn kaj interesojn de sia popolo. Ĝi akurate raportos la rilatajn situaciojn al la MOK, kaj staros kune kun aliaj landoj por protekto de libera komerco kaj multflankaj mekanismoj.

La plej alta leĝdonanto de Ĉinio Li Zhanshu merkrede okazigis intertraktadon kun prezidanto de la Rusia Federacia Konsilio Valentina Matviyenko, en kiu li emfazis la bezonon liveri leĝan subtenon por antaŭenigi la ĉina-rusan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, ke pro granda atento kaj antaŭenigo de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina-rusaj rilatoj rapide disvolviĝis kaj atingis sian plej bonan etapon en la historio. Li diris, ke matura kaj stabila rilato inter la du landoj estas ne nur la valora trezoro de ambaŭ landoj kaj popoloj, sed ankaŭ grava subteno al paco kaj stabileco de la mondo. Ĉinio volas firme profundigi la duflankan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo kaj protekti respektivajn kaj komunajn interesojn meze de komplika kaj ŝanĝiĝema internacia situacio.

Li kaj Matviyenko ankaŭ kunprezidis la kvaran kunvenon de la kunlabora komitato inter la NPK kaj la rusa parlamento en Pekino. Ambaŭ flankoj konsentis uzi la interŝanĝan mekanismon por plani kunlaboron inter la leĝdonaj institucioj de la du landoj, antaŭenigi kunlaboron sub lokaj, duflankaj kaj multflankaj mekanismoj, kaj plifortigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj interpopolajn interŝanĝojn.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde esprimis kredon, ke la venonta kunveno de eksterlandaaferaj ministroj pri la irana nuklea demando certe sendos klaran signalon de solidareco por subteni kaj efektivigi la iranan nuklean interkonsenton.

Wang faris la rimarkojn, kiam li respondis demandon en gazetara konferenco kun aŭstra ministro pri eksterlandaj aferoj Karin Kneissl. La kunveno, kiun ĉeestos ministroj pri eksterlandaj aferoj el Francio, Germanio, Rusio, Britio, Irano kaj Ĉinio, estos la unua tiuspeca de partioj ene de la Komuna Ampleksa Agadplano post la retiro de Usono el la interkonsento. Wang emfazis, ke ĉiuj partioj de la Komuna Ampleksa Agadplano, la internacia multflanka interkonsento aprobita de la Sekureca Konsilio de UN, havas obligacion efektivigi ĝin.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke Ĉinio invitis japanan ĉefministron Shinzo Abe por vizito en tempo taŭga al ambaŭ flankoj. Lu diris en gazetara konferenco, ke diplomatiaj aŭtoritatoj de la du landoj subtenas komunikadon pri tiu ĉi afero. Li vokis la du flankojn renkonti unu la alian duonvoje kaj krei favoran medion por la vizito.

La Eŭropa Unio (EU) ĵaŭde deklaris, ke ĝi pluvalidigos ekonomiajn sankciojn, kiuj celas specifajn sektorojn de la rusa ekonomio, ĝis la 31a de januaro 2019.

La decido estis farita, post kiam franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel raportis al la Eŭropa Konsilio en la lasta semajno pri la efektivigo de la Minskaj Interkonsentoj, al kiuj la sankcioj estas ligitaj. La EU diris en gazetara komunikaĵo, ke la rimedoj celas la financajn, energiajn kaj defendajn sektorojn, kaj la kampon de militcivilaj produktoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin