Li Keqiang renkontiĝis kun bulgara prezidento Rumen Radew

(GMT+08:00) 2018-07-07 10:42:15     Redaktoro:Ema

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun bulgara prezidento Rumen Radew en posttagmezo de la 6a de julio laŭ la loka tempo.

Li montris, ke Ĉinio volas plu teni altrangulan kontakton kun Bulgario kaj plivastigi pragmatan kunlaboron surbaze de reciprokutila kungajno kaj komuna disvolviĝo. Ĉinio bonvenigas eksporton de bulgaraj altkvalitaj agrikulturaj produktoj al Ĉinio kaj kuraĝigas ĉinajn entrenrepojn investi en Bulgario.

Rumen Radew diris, ke Bulgario volas pluapaŝe solidigi reciprokan konfidon kun Ĉinio surbaze de reciproka respekto, plifortigi interŝanĝon kaj kunlaboron en kampoj de fabrikado, infrastrukturo, energio, scienca tekniko kaj kulturo por antaŭenpuŝi la plenampleksan amikecan partnerecon de la du landoj akiri novan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin