Li Keqiang komencis oficialan viziton al Germanio

(GMT+08:00) 2018-07-09 11:56:22     Redaktoro:Li

Dimanĉe posttagmeze laŭ la loka tempo, laŭ invito de germana ĉefministro Angela Merkel, ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Berlinon por ĉeesti en la 5a registara konsiliĝo inter Ĉinio kaj Germanio kaj fari oficialan viziton al Germanio.

Li diris, ke la dulandaj ĉefministroj realigis interŝanĝajn vizitojn post fondiĝo de novaj registaroj de Ĉinio kaj Germanio, kio plene montris bonajn rilatojn kaj komunajn dezirojn de la du landoj. La mekanismo de registara konsiliĝo estas la plej altnivela, grandskala kaj plej vasta interŝanĝa platformo, kiu ludas gravan rolon por aranĝi kaj antaŭenpuŝi ĉina-germanan kunlaboron.

Li montris, ke en la nuna komplika internacia situacio, la ĉina kaj germana registaroj devas pliigi konsentojn, profundigi kunlaboron kaj kune projekti disvolvon.

Dum la vizito en Germanio, Li interparolos kun Merkel, kaj ili kune renkontiĝos kun amaskomunikiloj, atestos subskribon de kunlaboraj dokumentoj, ĉeestos al Ekonomia kaj Teknologia Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Germanio kaj renkontiĝos kun germana prezidento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin