Novaĵoj (Julio 09)

(GMT+08:00) 2018-07-09 15:49:22     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia lunda elsendo. Estas la 9a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro atingis Germanion por interregistara konsiliĝo kaj oficiala vizito; 42 homoj mortis pro ŝipakcidento en suda Tajlando. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe atingis Berlinon por la kvina interregistara konsiliĝo inter Ĉinio kaj Germanio kaj oficiala vizito al la eŭropa lando.

Ĉe flughaveno, Li diris, ke li kaj germana ĉefministro Angela Merkel, kiu vizitis Ĉinion en majo, realigis interŝanĝon de vizitoj en malpli ol duonjaro post starigo de la du novaj kabinetoj en marto. Tio plene reflektas la bonajn rilatojn inter la du landoj kaj ilian komunan aspiron al pli strikta kunlaboro. Li diris, ke la interregistara konsiliĝo servas kiel la plej alta, granda kaj vasta platformo de dialogo kaj interŝanĝoj inter la du landoj, kaj la mekanismo ludas gravan rolon en kunordigo kaj antaŭenigo de duflanka kunlaboro. Li diris, ke sub la kompleksaj kaj ŝanĝiĝemaj internaciaj cirkonstancoj, la du novaj registaroj devas uzi sian unuan ampleksan kunvenon por starigi konsenton, profundigi kunlaboron kaj serĉi disvolvadon. Li aldonis, ke la du flankoj devas kune plani sian venontan ampleksan kunlaboron ĉe la nova deirpunkto, por serĉi profitojn por la du landoj kaj iliaj popoloj, doni impulson al ĉina-eŭropa kunlaboro kaj kontribui al protekto de libera komerco, multflankeco kaj senpartia kaj justa internacia ordo.

Dum sia restado ĝis mardo, Li okazigos intertraktadon kun Merkel, kaj la du gvidantoj ankaŭ atestos la subskribon de serio da dokumentoj kaj ĉeestos forumon pri ĉina-germana ekonomia kaj teknologia kunlaboro kaj kunvenon pri konigo de la duflanka kunlaboro pri senstiristaj aŭtoj.

Dimanĉe en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis aparte kun ĝenerala sekretario de la Araba Ligo, Ahmed Aboul-Gheit, kaj egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry.

Aboul-Gheit kaj Shoukry venis al Pekino por ĉeesti la okan ministran kunvenon de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, kiu okazos la 10an de julio.

Dum renkontiĝo kun Aboul-Gheit, Wang vokis Ĉinion kaj la arabajn ŝtatojn profundigi strategian kunlaboron, daŭrigi reciprokan subtenon pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj ludi siajn rolojn en paco kaj stabileco en la regiono kaj la mondo. Wang diris, ke la du flankoj devas akceli sinergion de evoluigaj strategioj, kaj ke Ĉinio kaj la arabaj ŝtatoj povas fariĝi stabilaj partneroj de kunlaboro per kuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Aboul-Gheit diris, ke la arabaj ŝtatoj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio sub la iniciato Zono kaj Vojo, kaj ke li atendas, ke la venonta oka ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtato atingos pozitivajn rezultojn.

Dum la strategia dialogo inter ĉina kaj egipta ministroj pri eksterlandaj aferoj, Wang vokis la du flankojn daŭrigi la tendencon de altnivelaj interŝanĝoj, kaj doni plenan ludadon al la rolo de du ŝtatestroj en la gvidado de disvolvado de duflankaj rilatoj. Wang diris, ke Ĉinio esperas akceli kunordigon de disvolvaj strategioj kun Egiptio, kaj bonvenigas Egiption partopreni en la konstruo de la Zono kaj Vojo, kaj profundigi kunlaboron en diversaj kampoj inkluzive de industria produktkapablo, komerco, sekureco kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Shoukry laŭdis Ĉinion pro ĝiaj longtempaj klopodoj en la akcelado de paco kaj stabileco en Mez-Oriento kaj la disvolviĝo de Afriko. Li diris, ke lia lando volas fortigi kunlabori kun Ĉinio en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj kaj la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Vendrede, la 6an de julio, Usono komencis meti 25-procentan tarifon sur importitajn ĉinajn produktojn kun la valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj, kiu grave influas usonajn entreprenojn kaj konsumantojn kaj alportas grandan riskon al la monda komerca sistemo.

Ralph Ives, plenuma ĝenerala vicdirektoro pri tutmonda strategio kaj analizo de la usona Progresinta Medicina Teknologia Asocio, diris dum intervjuo kun raportisto de Ĉina Radio Internacia, "Ilia importado de vicpartoj fariĝis premo de kostoj, kaj por ni, usonaj fabrikantoj, tio estas la premo. Ĉar iliaj kostoj povas pliiĝi, sed iliaj ekstraj elspezoj ne povas esti kompensitaj."

Inter la listigitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj estas medicinaj aparatoj. Ives diris al raportisto, ke la usona registaro esperas, ke usonaj entreprenoj estos pli konkurencivaj, sed la altrudo de aldonaj tarifoj al importitaj vicpartoj alportas premon al la usonaj entreprenoj.

Ĉinio ĵetis du satelitojn por Pakistano per la raketo Changzheng-2C el la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio lunde antaŭtagmeze je la 11a horo kaj 56 minutoj.

La PRSS-1 estas la unua optika telesensa satelito vendita al Pakistano kaj la 17a satelito ekspluatita de la Ĉina Akademio de Spaciala Teknologio por fremdlanda aĉetanto.

Scienca eksperimenta satelito, PakTES-1A, ekspluatita de Pakistano, estis sendita en orbiton per la sama raketo.

Norraphat Plodthong, estro de la tajlanda insula provinco Phuket, diris lunde, ke post komuna kontrolo kun la ĉina flanko, estis 89 pasaĝeroj, 87 ĉinaj inter ili, en la pereinta ŝipo Fenikso.

La provincestro diris al novaj-agentejo Xinhua, ke kvar homoj ne eniris la boaton, tial fakte nur 89 pasaĝeroj en la ŝipo, kiam ĝi kaj alia turisma ŝipo renversiĝis ĵaŭde en malglata maro proksima al la suda tajlanda insulo Phuket.

Tajlandaj aŭtoritatoj diris antaŭe, ke entute 105 homoj estis en la ŝipo , inkluzive de 93 pasaĝeroj, unu turisma gvidisto kaj 11 membroj de la ŝipanaro.

Li diris, ke inter ili, 37 homoj estis savitaj, 41 kadvroj estis trovitaj kaj unu kadvro estis premita de la sinkinta ŝipo al la marfundo. Inter la ceteraj 10 mankantaj homoj, kvin estis konfirmitaj reesti vivaj, kaj la kvin aliaj ankoraŭ mankis.

La turka ŝtata novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke la nombro de mortintoj pro elreliĝo de trajno, kiu okazis dimanĉe en nordokcidenta Turkio, kreskis ĝis 24.

Antaŭaj raportoj diris, ke almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 73 aliaj vunditaj, post kiam trajno elreliĝis dimanĉe en la nordokcidenta provinco Tekirdag.

Amaskomunikilo diris, ke kvin el la ses vagonoj de la trajno elreliĝis dimanĉe posttagmeze, kaj la trajno portis entute 360 pasaĝerojn.

Provincestro de Tekirdag, Mehmet Ceylan, diris, ke la elreliĝo okazis pro pluvego, kiu kaŭzis terlavangon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin