Inaŭguriĝis la 8a ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj

(GMT+08:00) 2018-07-10 14:02:02     Redaktoro:Xiong

Marde matene en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 8a ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping kune kun Kuwaiti Emir Al-Sabah, ministroj el 21 Arabaj Ŝtatoj kaj ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj Ahmed Aboul-Gheit ĉeestis la inaŭguron. Xi faris gravan prelegon montrante politikan deklaron al la Arabaj Ŝtatoj.

En sia prelego Xi esprimis ĉinan ideon pri pli fortigo de pintnivela dezajno de la rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj, planado de kolektiva kunlaboro, konstruo de la forumo ktp. Li faris gravan proponon pri pli fortigo de la duflanka kunlaboron de la iniciato Zono kaj Vojo kaj eksplikis "ĉinan ideon" pri problemoj alfrontataj de Mez-Oriento kaj postuloj de diversaj flankoj.

La Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj fondiĝis en 2004. Ĝi celas antaŭenigi fortigon de dialogo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj kaj akceli pacon kaj disvolvon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin