Novaĵoj  (Julio 10)

(GMT+08:00) 2018-07-10 16:48:38     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia marda elsendo. Estas la 10a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj arabaj landoj konsentis forĝi strategian partnerecon; Ĉinio kapablas pagi certan koston por rezisti al komerca milito lanĉita de Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la malferma ceremonio de la oka ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj marde matene en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi anoncis, ke Ĉinio kaj arabaj landoj konsentis starigi estontec-orientitan strategian partnerecon de ampleksa kunlaboro kaj komuna disvolviĝo. Xi diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo, proponita de Ĉinio, akiris vastan subtenon de la internacia komunumo, inkluzive de la araba mondo, kaj ke la arabaj landoj troviĝantaj en la vojkruciĝo de la Zono kaj Vojo estas naturaj partneroj de kunlaboro en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Li emfazis, ke la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj estas promesplena en dialogo kaj kunlaboro kaj devas adaptiĝi al disvolviĝo de duflankaj rilatoj en la nova epoko. Li alvokis ambaŭ flankojn daŭrigi kaj disvolvi la spiriton de la Silka Vojo, antaŭeniri al la celo kaj senlace klopodi por realigi rejuniĝon de la du grandaj nacioj kaj akceli konstruadon de la ĉina-araba komunumo kun komunaj interesoj kaj komuna estonteco.

Prezidanto Xi lunde okazigis interparoladon kun kuvajta emiro Sheikh Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah en la Granda Popola Halo en Pekino, kaj ambaŭ konsentis establi strategian partnerecon inter la du landoj por injekti novan impulson en duflankajn rilatojn kaj malfermi novajn perspektivojn en la nova epoko.

Xi diris, ke la mondo estas en grava periodo, dum kiu gravaj reformoj kaj reĝustigoj okazas, kaj ke la celo de la propono de Ĉinio por konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro estas pliigi komunajn interesojn per kunlaboro kaj akceli mondan pacon per repacigo por realigi kungajnan kunlaboron kaj disvolviĝon de ĉiuj landoj. Ĉinio konsideras Kuvajton kiel ŝlosilan partneron por kunlabori sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj konservi pacon kaj stabilecon en la golfa regiono. Xi vokis ambaŭ flankojn profundigi politikan reciprokan fidon kaj firme subteni unu la alian rilate al kernaj interesoj.

La emiro alte taksis la subtenon de Ĉinio al justeco en internaciaj aferoj, dirante, ke Kuvajto rigardas Ĉinion kiel fidindan amikon kaj partneron. Li akcentis, ke Kuvajto firme sekvas la politikon pri unu Ĉinio. Li diris, ke li alkondukis senprecedence grandan delegacion al Ĉinio en ĉi tiu vizito. Li esprimis la esperon, ke la du landoj firmigos politikan, ekonomian, kulturan kaj sekurecan kunlaboron surbaze de reciproka fido en pragmata spirito. Li aldonis, ke Kuvajto volas konstrui la Zonon kaj Vojon kun Ĉinio por ankaŭenigi pacon kaj stabilecon en la golfa regiono kaj la mondo.

Ĉinio kaj Germanio lunde konsentis oponi protektismon kaj konservi liberkomercan sistemon bazitan sur multflankaj reguloj por akceli fortan, daŭripovan kaj ekvilibran tutmondan ekonomian kreskon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj germana kanceliero Angela Merkel kunprezidis la kvinan sesion de interregistara konsiliĝo kaj faris la anoncon en Berlino. Ambaŭ flankoj konsentis profundigi kunlaboron en financo kaj ekonomio, plene uzi la altnivelan financan dialogon kaj aliajn mekanismojn, plifortigi komunikadon en makroekonomia politiko kaj starigi platformojn de financado pri duflanka kaj triapartia merkatoj.

La du landoj konsentis antaŭenigi duflankan kunlaboron en ekonomio, komerco kaj investado, kune protekti liberan komercon kaj internacian merkaton bazitan sur justaj kaj agnoskitaj reguloj kaj malstreĉi merkataliron.

Ĉinio invitas Germanion ĉeesti la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion kaj bonvenigas Germanion vastigi sian investon en Ĉinio. Pekino ankaŭ instigas germanajn kompaniojn investi kaj starigi fabrikojn en la centraj kaj okcidentaj regionoj de Ĉinio.

La du flankoj montris, ke ili devas iri laŭ la tendenco de la epoko, doni plenan ludadon al siaj industriaj kompletigecoj, kaj fortigi kunlaboron en novaj industrioj, kiel ekzemple ciferecigo, aŭtomata stirado, artefarita intelekto kaj novenergia veturilo. Ili konsentis plifortigi kunlaboron pri scienca kaj teknologia novigo kaj kunlaboron pri agrikulturo per plena ĉerpado de la potencialo de ciferecigo.

Merkel diris, ke Germanio oponas komercan militon kaj rekomendas komercon bazitan sur reguloj. Ŝi montris, ke Ĉinio kaj Germanio subskribos memorandon de kompreno pri la kunlaboro de aŭtopiloto, kiu estas mejloŝtono por la duflanka kunlaboro en aŭtofabrika industrio.

Neniu estas gajninto en komerca milito. Ĉinio kaj Usono komencis la plej grandan komercan militon en la historio, kaj la du flankoj ne povas eviti pagon de certa kosto. Ĉinio jam antaŭvidis tion kaj estas preta por reagi.

Vespere de la 9a de Julio, responde al demando, kiel Ĉinio mildigas influon de siaj entreprenoj el la komerca konflikto, proparolanto de la Ministerio de Komerco deklaris kvar rimedojn por mildigi la influon de la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono: Unue, Ĉinio taksos plu la negativan influon. Due, aldonaj enspezoj el la kontraŭrimedoj estos uzataj ĉefe por mildigi la influon de entreprenoj kaj iliaj dungitoj. Trie, Ĉinio instigos entreprenojn reĝustigi strukturon de importado kaj pliigi importadon de agrikulturaj produktoj, fruktoj kaj aŭtoj el aliaj landoj kaj regionoj. Krome, la lando rapidigos siajn paŝojn por efektivigi kelkajn opiniojn, publikigitajn de la Ŝtata Konsilio en la 15a de junio, pri aktiva utiligo de fremdlanda investo kaj akcelado de ekonomia disvolvado.

Lunde en sia stabejo en Nov-Jorko, la UN komencis la Altnivelan Politikan Forumon pri Daŭripova Disvolvado. La 8-taga forumo okazigos diskutojn pri progreso de 47 landoj en efektivigo de la celoj de la UN pri daŭripova disvolvado.

Ĝenerala vicsekretario de la UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj Liu Zhenmin diris en parolado en la malferma ceremonio, ke antaŭ tri jaroj, la internacia komunumo kune promesis elimini malriĉecon kaj malsaton, protekti la teron, krei pacan socion kaj akceli ekonomian, socian kaj teknologian progreson. Nun la kvanto de ekstreme malriĉaj homoj en la tuta mondo evidente malpliiĝis de 27% en 2000 ĝis 9% en la lasta jaro.

Sud-Koreio marde decidis nuligi ĉi-jaran defendan trejnadon Ulchi, jaran enlandan ekzercadon, kiu celas ekzameni la militan pretecon de la lando, por pliboni rilatojn kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Laŭ komuna gazetara deklaro de la Ministerio de Nacia Defendo kaj la Ministerio pri Publika Administrado kaj Sekureco, la decido estis farita dum kunveno de la kabineto laŭ la lastatempa sekureca situacio kaj la haltigo de la sudkorea-usonaj komunaj militekzercadoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin