Ĉinio kaj Kuvajto konsentis establi strategian partnerecon

(GMT+08:00) 2018-07-10 12:50:44     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde okazigis interparoladon kun kuvajta emiro Sheikh Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah en la Granda Popola Halo en Pekino, kaj ambaŭ konsentis establi strategian partnerecon inter la du landoj por injekti novan impulson en duflankajn rilatojn kaj malfermi novajn perspektivojn en la nova epoko.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Kuvajto estas fidelaj kaj veraj amikoj, kaj ambaŭ landoj ĉiam traktas unu la alian egale de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 47 jaroj. La profunda kaj vasta pragmata kunlaboro estis etendita kaj alportis profitojn al la du popoloj. Xi diris, ke la mondo estas en grava periodo, dum kiu gravaj reformoj kaj reĝustigoj okazas, kaj ke la celo de la propono de Ĉinio por konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro estas pliigi komunajn interesojn per kunlaboro kaj akceli mondan pacon per repacigo por realigi kungajnan kunlaboron kaj disvolviĝon de ĉiuj landoj. Ĉinio konsideras Kuvajton kiel ŝlosilan partneron por kunlabori sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj konservi pacon kaj stabilecon en la golfa regiono. Xi vokis ambaŭ flankojn profundigi politikan reciprokan fidon kaj firme subteni unu la alian rilate al kernaj interesoj. Li aldonis, ke Ĉinio plifortigos komunikadon kaj kunordigon kun Kuvajto por daŭre antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Konsilio.

La emiro alte taksis la subtenon de Ĉinio al justeco en internaciaj aferoj, dirante, ke Kuvajto rigardas Ĉinion kiel fidindan amikon kaj partneron. Li akcentis, ke Kuvajto firme sekvas la politikon pri unu Ĉinio. Li diris, ke li alkondukis senprecedence grandan delegacion al Ĉinio en ĉi tiu vizito. Li esprimis la esperon, ke la du landoj firmigos politikan, ekonomian, kulturan kaj sekurecan kunlaboron surbaze de reciproka fido en pragmata spirito. Li aldonis, ke Kuvajto volas konstrui la Zonon kaj Vojon kun Ĉinio por ankaŭenigi pacon kaj stabilecon en la golfa regiono kaj la mondo.

Post la intertraktado, la du ŝtatestroj atestis la subskribon de serio da duflankaj interkonsentoj. La du landoj ankaŭ publikigis komunan deklaron pri establo de strategia partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin