Ĉina-eŭropa kunlaboro aldonas pozitivan energion al monda ekonomio

(GMT+08:00) 2018-07-10 19:00:38     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris oficialajn vizitojn al Bulgario kaj Germanio de la 5a ĝis la 10a de julio. Li ĉeestis la sepan kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj Centreŭropaj kaj Orienteŭropaj Landoj en Sofio, kaj prezidis la kvinan sesion de interregistara konsiliĝo inter Ĉinio kaj Germanio.

Ambaŭ, la kunlaboro inter Ĉinio kaj la 16 centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj, kaj la ĉina-germana interregistara konsiliĝo, estas gravaj partoj de la ĉina-eŭropa ampleksa strategia partnereco. Ĉinio kaj Eŭropo estas ne nur la plej grandaj ekonomioj ĉe la du ekstremoj de la eŭrazia kontinento, sed ankaŭ gravaj fortoj protentantaj mondan multflankecon kaj la tutmondan liberkomercan sistemon.

Plifortigo de la ĉina-eŭropa kunlaboro servas striktigi kombinon de la du gravaj fortoj, du grandaj merkatoj kaj la du civilizacioj kaj helpas al ili kompletigi unu la alian ekonomie, plene elvolvi siajn avantaĝojn kaj altigi la popolan vivnivelon.

La kunlaboro 16+1, komencita en 2012, aldonis novan impulson al Ĉinio kaj la 16 centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj kaj servas kiel nova motoro por profundigo de la ĉina-eŭropa ampleksa strategia partnereco. Dum la periodo inter 2011 kaj 2017, la eksportado de Ĉinio el la centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj ĉiujare kreskis per 10,3%, pli multe je 5,1-procentpunktoj ol la kresko de la eksportado al tiuj landoj. En la pasinta jaro, Ĉinio importis el tiuj landoj varojn kun la valoro de 18,5 miliardoj da usonaj dolaroj, je 24% pli multe ol la antaŭa jaro.

Sub la nunaj cirkonstancoj, Ĉinio kaj Eŭropo devas unuanime subteni liberigon de komerco kaj faciligon de investado kaj kune protekti malferman mondan ekonomion kaj multflankan komercan sistemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin