Ĉina-araba kunlaboro kun profunda radiko havos densajn foliojn

(GMT+08:00) 2018-07-10 21:04:11     Redaktoro:Yu

La 10an de julio 2018 en Pekino okazis la oka ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, grava okazaĵo por ĉina diplomatio kun la arabaj landoj. En la lastaj jaroj la du flankoj fariĝis pli proksimaj, kaj komerca kunlaboro estis pli strikta, dum rilatoj inter Usono kaj la islama mondo fariĝis pli malproksimaj, kaj leviĝis la kontraŭusona sento en Mez-Oriento. Ĉinio subtenas striktajn rilatojn kun mezorientaj landoj, kio havas multajn kialojn, tamen la plej grava estas, ke Ĉinio ĉiam sekvas en sia diplomatio la principon ne interveni en alies internajn aferojn kaj substrekas politikan traktadon de disputoj, tial ĝi gajnis laŭdon de mezorientaj landoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis en la Pintkunveno de Davos-Forumo 2017, ke Ĉinio, malriĉa kaj malforta lando, fariĝis la dua ekonomio de la mondo, ne pro milita ekspansio aŭ kolonia rabado, sed pro diligenta laboro de sia popolo kaj konservado de paco. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam sekvos la vojon de paca evoluigo kaj neniam serĉos hegemonion, ekspansion kaj influsferon.

Ĉinio delonge rekomendas dialogon, ne-alfrontadon, ne-aliancadon kaj politikan traktadon de disputoj kaj subtenas solidarecon kaj unuiĝon de la araba mondo. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en 2016, ke neniam estis vakuo en Mez-Oriento, kaj la regiono apartenas al la mezorienta popolo mem.

Nun rapide ŝanĝiĝas la proporcio de internaciaj politikaj fortoj kaj leviĝas antitutmondiĝa penso kaj protektismo, kaj la evoluantaj landoj alfrontas pli da krizoj kaj defioj. Sub tia situacio, Ĉinio kaj la arabaj landoj bezonas plifortigi komunikadon kaj kunigi la manojn por krei brilan kaj belan estontecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin