Wang Yi intervidiĝis kun alilandaj reprezentantoj por ministra kunveno de FKĈAŜ

(GMT+08:00) 2018-07-11 14:44:31     Redaktoro:Xiong
Marde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi respektive intervidiĝis kun maroka ministro pri eksterlandaj aferoj Nasser Bourita, ĝibutia ministro pri eksterlandaj aferoj Yousef Al-Mahmoud, libana ministro pri ekonomio kaj komerco Raed Khoury, jordania ministro pri eksterlandaj aferoj Ayman Safadi, kiuj ĉeestis la 8an ministran kunvenon de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj.

Dum interparolado kun Bourita, Wang diris, ke ekde la establo de strategia partnereco inter Ĉinio kaj Maroko en 2016, la dulanda kunlaboro en diversaj kampoj pli rapide disvolviĝis kaj atingis rimarkindajn rezultojn.

Bourita diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la malferma ceremonio de la oka ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj. Li deklaris starigon de la estontec-orientita strategia partnereco inter arabaj ŝtatoj kaj Ĉinio kaj montris direkton por profundigi kunlaboron inter la du antikvaj civilizacioj en la nova situacio. Maroko tute subtenas tion.

Dum intervidiĝo kun Yousef, Wang diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Ĝibutio profitigas la dulandajn popolojn.

Yousef esprimis dankon al Ĉinio por ĝia helpo. Ĝibutio volas senĉese fortigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj kaj daŭre liveri subtenon kaj helpon por funkciado de la garantia bazo de Ĉinio en la lando.

Dum intervidiĝo kun Khoury, Wang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Libano tenas sanan kaj stabilan disvolvadon. Dum procezo de la konstruado de la Zono kaj Vojo, Ĉinio volas fortigi pragmatan kunlaboron kun Libano por antaŭenpuŝi disvolvadon de la dulandaj rilatoj.

Khoury diris, ke Libano dankas Ĉinion por ties subteno al ĝiaj stabileco kaj disvolvo, kaj volas liveri ĉiujn oportunojn al ĉinaj entreprenoj.

Dum intervidiĝo kun Safadi, Wang diris, ke Ĉinio aprezas Jordanion, ke ĝi persistis en la principo de unu Ĉinio, kaj ĉiam subtenas Jordanion ludi unikan kaj pozitivan rolon en regionaj aferoj.

Safadi diris, ke Jordanio atribuas gravecon al la iniciato Zono kaj Vojo, kaj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en la procezo de komuna konstruado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin