Novaĵoj  (Julio 11)

(GMT+08:00) 2018-07-11 15:32:39     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 11a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina ĉefministro alvokas klopodojn por pli forta ĉina-germana komerco; Ĉinio prenos rimedojn kontraŭ pliaj aldonaj tarifoj de Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde diris, ke Ĉinio kaj Germanio bezonas plu ekspluati sian potencialon por akceli komercan faciligon kaj grandigi servan komercon inter la du landoj.

Li, kiu estas en Germanio por tritaga oficiala vizito, faris la rimarkojn en la ferma ceremonio de duflanka forumo pri ekonomia kaj teknologia kunlaboro. Ankaŭ germana kanceliero Angela Merkel ĉeestis la okazaĵon.

La ĉina ĉefministro vokis al la du landoj pliigi dudirektan investon kaj liveri justan, travideblan kaj antaŭvideblan investmedion unu al la alia. Li rimarkigis, ke ĉina-germana kunlaboro spertis ampleksan stabilan kaj sanan disvolviĝon, kaj la du landoj bezonas antaŭenigi kunlaboron en novigado kaj akordigi siajn evoluigajn strategiojn en novigado.

Ĉinio kaj Germanio reasertis la starpunkton, ke la du ekonomioj kune protektos liberan komercon kaj firme oponos unuflankecon kaj protektismon, kaj defendos la multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj. Ĉinio sin dediĉos plu al plilarĝigo de sia pordmalfermo por pli bone trakti unuflankecon kaj protektismon. Li aldonis, ke konsidere la nunan cirkonstancon de tutmondiĝo, komenci komercan disputon ne nur damaĝas profitojn de ambaŭ flankoj, sed ankaŭ malutilas al la interesoj de ĉiuj partioj rilataj al la tutmonda industria ĉeno, kaj ke estas neniu gajninto en ajna komerca disputo.

Ĉefministro Li Keqiang revenis al Pekino merkrede post oficialaj vizitoj al Bulgario kaj Germanio. Li faris oficialajn vizitojn al la du landoj, ĉeestis la sepan kunvenon de Ĉinio kaj la centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj en Sofio, kaj prezidis la kvinan sesion de interregistara konsiliĝo inter Ĉinio kaj Germanio.

Ĉina ambasadoro al Germanio Shi Mingde diris marde en sia artikolo publikigita de la germana komerca ĵurnalo Handelsblatt, ke opono kontraŭ protektismo kaj unuflankeco estas aparte grava al ekonomia disvolviĝo kaj popola bonfarto de la du landoj.

Shi diris en la artikolo titolita "firma opono kontraŭ komerca protektismo kaj unuflankeco", ke Usono provokis la komercan konflikton kun Ĉinio kaj senĉese timigis Germanion kaj aliajn komercajn partnerojn. Tia tirana konduto kontraŭ la tendenco de la epoko malplaĉas al la popolo. Li diris, ke nuntempe la monda ekonomio estas senprecedence integrita. Ĉinio estas grava ĉampiono kaj partoprenanto de ekonomia tutmondiĝo kaj tutmonda produktĉeno, kaj multaj ĝiaj eksportaĵoj estas produktitaj de alilandaj firmaoj en Ĉinio. La aldonaj tarifoj altruditaj de Usono al ĉinaj produktoj fakte estas metitaj sur ĉinajn kaj alilandajn firmaojn, inkluzive de usonaj. La usonaj rimedoj trafas la tutmondan produnktĉenon kaj la valorĉenon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco diris merkrede, ke Usono publikigis liston de importitaj ĉinaj produktoj, al kiuj estos truditaj aldonaj tarifoj, en pli rapida maniero. Tia ago estas tute neakceptebla, kaj Ĉinio esprimas seriozan proteston kontraŭ Usono.

La proparolanto faris la rimarkojn responde al raporto, ke Usono publikigis liston de importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, sur kiujn ĝi planas meti aldonajn tarifojn. La proparolanto diris, ke la usona konduto, kiu vundas Ĉinion, la tutan mondon kaj ankaŭ Usonon mem, estas malprudenta kaj malplaĉas al la popolo.

La proparolanto aldonis, ke la ĉina flanko estas surprizita de la usona konduto, kaj por protekti kernajn interesojn de la nacio kaj fundamentajn interesojn de la popolo, la ĉina registaro prenos kontraŭrimedojn same kiel antaŭe.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris oficialajn vizitojn al Bulgario kaj Germanio de la 5a ĝis la 10a de julio. Li ĉeestis la sepan kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj Centreŭropaj kaj Orienteŭropaj Landoj en Sofio, kaj prezidis la kvinan sesion de interregistara konsiliĝo inter Ĉinio kaj Germanio.

Ambaŭ, la kunlaboro inter Ĉinio kaj la 16 centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj, kaj la ĉina-germana interregistara konsiliĝo, estas gravaj partoj de la ĉina-eŭropa ampleksa strategia partnereco. Ĉinio kaj Eŭropo estas ne nur la plej grandaj ekonomioj ĉe la du ekstremoj de la eŭrazia kontinento, sed ankaŭ gravaj fortoj protentantaj mondan multflankecon kaj la tutmondan liberkomercan sistemon.

Plifortigo de la ĉina-eŭropa kunlaboro servas striktigi kombinon de la du gravaj fortoj, du grandaj merkatoj kaj du civilizacioj kaj helpas al ili kompletigi unu la alian ekonomie, plene elvolvi siajn avantaĝojn kaj altigi la popolan vivnivelon.

La kunlaboro 16+1, komencita en 2012, aldonis novan impulson al Ĉinio kaj la 16 centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj kaj servas kiel nova motoro por profundigo de la ĉina-eŭropa ampleksa strategia partnereco. Dum la periodo inter 2011 kaj 2017, la importado de Ĉinio el la centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj ĉiujare kreskis per 10,3%, pli multe je 5,1-procentpunktoj ol la kresko de la eksportado al tiuj landoj. En la pasinta jaro, Ĉinio importis el tiuj landoj varojn kun la valoro de 18,5 miliardoj da usonaj dolaroj, je 24% pli multe ol la antaŭa jaro.

Sub la nunaj cirkonstancoj, Ĉinio kaj Eŭropo devas unuanime subteni liberigon de komerco kaj faciligon de investado kaj kune protekti malferman mondan ekonomion kaj multflankan komercan sistemon.

Usona prezidento Donald Trump marde refoje kritikis eŭropajn landojn pri militaj elspezoj kaj komerca problemo, dirante, ke Usono portis tro multe da militaj elspezoj.

Laŭ videaĵo liverita de ĵurnalista teamo de la Blanka Domo, Trump diris tiutage antaŭ ol ekveturi al Bruselo por pintkunveno de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, ke Usono multe kontribuis al la organizo en defendo, kaj portis almenaŭ 70% de la elspezoj, dum la eŭropaj landoj kontribuis tre malmulte, kaj ke li ĉi-foje konsiliĝos kun tiuj landoj por serĉi solvon.

Marde en Bruselo, Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), kaj Jean - Claud Juncker, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, subskribis novan komunan deklaron de la Eŭropa Unio kaj la Nord-Atlantika Traktat-Organizo.

La deklaro diris, ke la du flankoj subskribis la novan komunan deklaron por reaserti la neceson de kunlaboro, kaj ili kunlaboros en la kampoj de milita fleksebleco, batalo kontraŭ terorismo, traktado de kemiaj, biologiaj, radioaktivaj kaj nukleaj riskoj, virino kaj paco, kaj sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin