Ĉinio reagas al komerca milito lanĉita de Usono

(GMT+08:00) 2018-07-11 17:55:55     Redaktoro:Li

La Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono marde publikigis liston de 10-procentaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, emfazis merkrede en gazetara konferenco, ke la usona konduto estas tipa komerca hegemonio.

Ĉinio prenos necasajn kontraŭrimedojn por firme protekti siajn justajn kaj leĝajn rajtojn kaj interesojn. Tio estas milito inter unuflankeco kaj multflankeco, inter protektismo kaj libera komerco kaj inter potenco kaj reguloj. Ĉinio staros kun la internacia komunumo kaj kun la ĝusta flanko de historio por protekti multflankan komercan sistemon kaj regulojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin