Ĉinio prenos rimedojn kontraŭ pliaj aldonaj tarifoj de Usono

(GMT+08:00) 2018-07-11 14:23:51     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco diris merkrede, ke Usono publikigis liston de importitaj ĉinaj produktoj, al kiuj estos truditaj aldonaj tarifoj, en pli rapida maniero. Tia ago estas tute neakceptebla, kaj Ĉinio esprimas seriozan proteston kontraŭ Usono.

La proparolanto faris la rimarkojn responde al raporto, ke Usono publikigis liston de importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, sur kiujn ĝi planas meti aldonajn tarifojn. La proparolanto diris, ke la usona konduto, kiu vundas Ĉinion, la tutan mondon kaj ankaŭ Usonon mem, estas malprudenta kaj malplaĉas al la popolo.

La proparolanto aldonis, ke la ĉina flanko estas surprizita de la usona konduto, kaj por protekti kernajn interesojn de la nacio kaj fundamentajn interesojn de la popolo, la ĉina registaro prenos kontraŭrimedojn same kiel antaŭe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin