Altranga ĉina oficialulo prelegos en Monda Forumo pri Paco

(GMT+08:00) 2018-07-11 19:46:59     Redaktoro:Yu
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis merkrede, ke Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faros paroladon en la sepa Monda Forumo pri Paco en tiu ĉi monato.

Proparolanto Hua Chunying diris, ke Yang, direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faros paroladon en la malferma kunveno de la forumo, kiu okazos en la Universitato Tsinghua de la 14a ĝis la 15a de julio.

Organizita de la Universitato Tsinghua kunlabore kun la Ĉina Popopla Instituto pri Eksterlandaj Aferoj, la forumo estas altnivela neregistara seminario fokusiĝantaj pri internaciaj sekurecaj temoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin