Altrangulo de UN promesis pliigi humanitaran helpon al KDPR

(GMT+08:00) 2018-07-12 13:21:53     Redaktoro:Yu

Ĝenerala vicsekretario de la UN pri humanitaraj aferoj Mark Lowcock, kiu estis en Pjongjango por vizito, diris merkrede, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko faris grandan progreson en la humanitara kampo, tamen ĝi ankoraŭ alfrontas multajn defiojn, kaj la UN pliigos humanitaran helpon al la lando.

Lowcock faris la rimarkojn en gazetara konferenco okazigita en la oficejo de Disvolva Programo de la UN en Pjongjango. Li diris, ke la UN liveros al la KDPR humanitaran helpon, inkluzive de fonduso de 110 milionoj da usonaj dolaroj el membroŝtatoj de la UN, por mildigi la subnutritecon de infanoj kaj mankon de sekura trinkakvo kaj medicinaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin