Senditoj al MOK atendas gvidan rolon de Ĉinio en multflanka komerca sistemo

(GMT+08:00) 2018-07-12 14:00:17     Redaktoro:Yu

Pluraj senditoj al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) merkrede laŭdis la ekonomian kreskon de Ĉinio en sinsekvaj jaroj, kaj ankaŭ atendis ke Pekino ludu gvidan rolon en la MOK.

La senditoj al la MOK faris la rimarkojn intertempe dum la sepa revizio de komerca politiko de Ĉinio. Sub la gvidado de Wang Shouwen, ĉina vicministro pri komerco kaj ĉina vicreprezentanto pri internacia komerco, la teamo de 30 oficialuloj el 14 ĉinaj registaraj organoj, kaj ankaŭ estro de la ĉina misio al la MOK, ambasadoro Zhang Xiangchen, partoprenis en la unua sesio.

Pakistana ambasadoro al la MOK, Syed Tauqir Shah, diris, ke lia lando konsideras la rolon de Ĉinio kiel la tre kritikan, ĉar ĝi estas unu el la plej grandaj fortoj subtenantaj la multflankan komercan sistemon. Li diris, ke Pakistano aprezas la klopodojn, kiujn Ĉinio faris por malfermi sian ekonomion per memvola malaltigo de siaj tarifoj kaj per efektivigo de la Interkonsento pri Faciligo de Komerco

Ambasadoro de Eŭropa Unio al la MOK, Marc Vanheukelen, rimarkigis, ke li diris, ke la EU salutis la fortan kreskon de la ĉina ekonomio kiel miraklon kaj la fakton, ke ĝi levis sin de sufiĉe malriĉa lando al lando de meznivela enspezo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin