Ĉinio certe repuŝos komercan militon per bona traktado de siaj aferoj

(GMT+08:00) 2018-07-12 19:05:51     Redaktoro:Yu

Eksa prezidanto de la Komitato de Federacia Rezervo, Alan Greenspan, Nobelpremiito pri ekonomiko Paul Krugman, kaj aliaj usonaj gravuloj sinsekve kritikis la registaron de Donald Trump, post kiam la Blanka Domo ekbruligis la unuan pafon de komerca milito kontraŭ Ĉinio. Ili opiniis, ke la politiko de Trump minimumigas ekonomiajn profitojn de Usono kaj maksimumigas la damaĝon. Sed la Blanka Domo ignoris la kritikojn, kaj rapide publikigis liston de 10-procentaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, tiel eskaladante la komercan militon. Sub tia situacio, la usona Senato adoptis rezolucion per frakase grandega plimulto, postulante, ke aldono de tarifoj devas esti aprobita de la Kongreso. Lokaj amaskomunikiloj diris, ke rezolucio montris, ke la politiko de Trump pri tarifoj profunde deprimis usonajn senatanojn.

Ĉinio serioze protektis kontraŭ la malprudenta konduto de Usono, kaj emfazis, ke ĝi devigite prenos kontraŭrimedojn kiel antaŭe, kaj aliflanke, ĝi aktive antaŭenpuŝas efektivigon de rimedoj por pli larĝa malfermo. Marde, la 10a de julio, Tesla, fama usona kompanio pri elektroaŭto kaj energio, subskribis interkonsenton pri investado al elektraj aŭtoj kun Ŝanhajo kaj oficiale estbalos sian unuan transmaran fabrikon en Ĉinio. Merkrede, Rahm Emanuel, urbestro de Ĉikago, gvidis delegacion al Pekino kaj subskribis kun Ĉinio planon pri kunlaboro en gravaj industrioj inter 2018 kaj 2023. La du flankoj decidis kunlabori en la kampoj de medicino kaj sanzorgo, progresinta fabrikado, novigema teknologio, financa servo, agrikulturo kaj manĝaĵoj, infrastruktura konstruo. Tio estas la unua kvinjara plano subskribita inter lokaj aŭtoritatoj de la du landoj.

Sub la komerca milito, en Usono regas bruego, sed Ĉinio antaŭenigas siajn aferojn laŭ kutima ritmo. Ĉinio klare scias, ke ĝi devas bone fari siajn proprajn aferojn malgraŭ la provoko de Usono, ĉar tio estas la plej potenca armilo por repuŝi la komercan militon lanĉitan de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin