Proparolanto Lu Kang diris, ke Xi faros la ŝtatajn vizitojn laŭ la invito de prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Sheikh Khalifa bin Zayed Al Nahyan, senegalia prezidento Macky Sall, ruanda prezidento Paul Kagame kaj sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa.
Xi ĉeestos la Pintkunvenon de BRICS-landoj laŭ la invito de prezidento Ramafosa. BRICS estas la anglalingvaj akronimoj por la bloko de kvin emerĝantaj merkatoj, nome Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko.
Lu aldonis, ke Xi faros ankaŭ amikan viziton al Maŭricio dum paŭzo sur sia revena vojo.