Ĉinio kritikas Usonon pri eskalado de komerca milito

(GMT+08:00) 2018-07-12 20:43:08     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco ĵaŭde kritikis Usonon pri eskalado de komerca milito, asertante, ke Ĉinio devigite prenos necesajn rimedojn kontraŭ komerca hegemonio de Usono.

Marde, la 10an de julio, je malpli ol unu semajno post la validiĝo de la aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj, la Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono publikigis liston de 10-procentaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Proparolanto la Ministerio pri Komerco Gao Feng diris en regula gazetara konferenco, ke la usona konduto kondukos la tutmondan ekonomion en la kaptilon de necerteco. Tiuj pliaj tarifoj, se ili estos efekvigataj, trafos pli multajn senkulpajn entreprenojn kaj konsumantojn kaj havos gravan negativan influon sur la tutmondan ekonomion.

Gao diris, ke komerca milito ne povas solvi ajnan problemon, sed alportos multajn sekundarajn influojn. Estas Usono, kiu decidu, ĉu la komerca milito estos vastigita. Ĉinio firme oponas usonan komercan hegemonion kaj devigite prenos necesajn kontraŭrimedojn por defendi interesojn de la nacio kaj popolo kaj protekti liberan komercon kaj multflankan sistemon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin