Qianhai donis kondiĉojn al homoj por ties revoj

(GMT+08:00) 2018-07-13 17:20:06     Redaktoro:Ĝoja


Ok simplaj kaj modernaj blankaj-kaj-nigraj konstruaĵoj staras sur la tero areanta 58 mil kvadratajn metrojn ĉe golfo Qianhai en la okcidento de la urbo Shenzhen en la ĉina suda provinco Guangdong ĉe maro. Se oni rigardas ilin de la aero, ili aspektas kvazaŭ la ĉinan ideogramon en kompleksa formo "Revo" (夢), kaj tie ĉi estas Qianhai-a Shenzhen-Hongkong-a Junulara Kreiva kaj Entreprena Centro, simple Ehub. Post sia malfermo en decembro de 2014 Ehub fariĝis apogpunkto kaj scenejo de ĉiu persono, kiu revas ŝanĝi la mondon.

"Ehub estas ponto por kreivo kaj entrepren-fondo kaj ni estas semo. Dum la fondo kaj disvolvo de nia entrepreno, mi pli kaj pli multe amas la lokon, kie troviĝas bona medio kaj kondiĉoj."

En intervjuo, s-ro Joe Zhao tuj rakontis pri sia sperto en Ehub. Zhao estas fondinto de scienc-teknika limigita entrepreno AIATOR kaj en oktobro de la lasta jaro fondiĝis la entrepreno en Ehub. Laŭ konigo Ehub estis en decembro de 2014 kune fondita de Qianhai-a Shenzhen-Hongkong-a Moderna Serva Industria Kunlabora Zono, la Hongkong-a Federacio de Junaj Amikoj kaj Shenzhen-a Junulara Federacio, celas internacian servadon al mondaj junuloj en kreivo kaj fondo de entreprenoj, kaj ĝiaj ĉefaj laboraj flankoj estas moderna loĝistiko, informatika servo, scienc-teknika servo, kultura kreiva industrio kaj profesia servo. Zhao diris, ke la unua bona kondiĉo estas Ĉinio kaj la nuna epoko.

S-ro Joe Zhao ricevis intervjuon

Zhao naskiĝis en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, tiam komenciĝis la reformado kaj malfermo de Ĉinio, poste Zhao lernis pri fako de inĝenierio en Usono. Danke al strebado de la antaŭa generacio en la lastaj 40 jaroj Ĉinio fariĝis la plej granda lando en fabrikado. Nun estas faritaj de Ĉinio 80% de klimatiziloj, 70% de poŝtelefonoj kaj 60% de ŝuoj en la mondo. Kvankam "Farita de Ĉinio" jam estas monde konata, kompletaj estas la industriaj sistemoj kaj la industria skalo okupis preskaŭ 20% de la monda fabrikado, tamen al fabrikado de Ĉinio mankas kreivaj fortoj, kaj ĝi estas "granda sed ne potenca". Pro tio Ĉinio celas fariĝi potenco en fabrikado per kreivo kaj inteligenta produktado. Ĉinio difinis 5 gravajn projektojn, inkluzive de inteligenta produktado, al kio ĝuste kongruas la studfako de Zhao. Li studis la uzadon de artefarita inteligenteco en fabrikado. Li diris:

"Nia antaŭa generacio restis en la komenco de la reformado kaj malfermo, tiam mankis produkta forto. Ili produktis varojn per imitado kaj solvis la malekvilibrecon inter postulo kaj livero. Nun jam pasis 40 jaroj, nia generacio devas fari produktaĵojn sendepende kreivajn kun alta aldona valoro."

La dua bona kondiĉo estas la urbo Shenzhen, kie situas Ehub. En Shenzhen estas evoluinta fabrikado, amasiĝas diversaj fakuloj kaj eminentaj personoj, estas perfekta la industria sistemo kaj kompleta hardvaro kaj industria ĉeno. Tio metis bazon al rapida turno de scienc-teknika frukto al produkta forto. Ĉiflanke Henry Yau, ĉefa plenuma oficisto de Ĉiambrila Teknika Disvolva Limigita Korporacio, havas sperton. Li konigis, ke en Shenzhen en tre mallonga sfero kaj tre malvasta kampo oni povas trovi ĉion, kio necesas por produkti ekzempleron, tial grande malpliiĝis kosto kaj tempo. Li diris:

"Post kiam ideo maturiĝis, ni povas tuj realigi ĝin en ekzemplero en nur 5 tagoj. Mi eĉ plenumis peton de patento per 2 noktoj. Fini samon en usona Silicon Valley daŭras almenaŭ 5 semajnojn. Ja tia estas la rapideco de Shenzhen, unika en la mondo."

La tria bona kondiĉo, ankaŭ tre grava, estas servado de Ehub. Krom la regulaj servoj, kiel senigo aŭ redukto de lupago pri oficejoj, senpaga livero de mebloj, oportunaj kaj rapidaj procezoj por fondi entreprenojn, malmultekosta apartemento, multaj favoraj politikoj, ligi resursojn al entreprenoj estas tre okulfrapa trajto de Ehub. S-ro Tony Liu, direktoro pri disvolvo de entreprenoj de Ehub, konigis, ke Ehub estis administrata de Qianhai-a Shenzhen-Hongkong-a Moderna Serva Industria Kunlabora Zono, la Hongkong-a Federacio de Junaj Amikoj kaj Shenzhen-a Junulara Federacio, kaj la komitato, konsistanta el la triflankaj laboristoj, rigardas la liveradon de rimedoj al siaj klientoj kiel gravan servon. Li diris:

"Ni ofte vizitas entreprenojn, komunikiĝas kun entreprenistoj, informiĝas pri iliaj bezonoj kaj donas al ili utilajn rimedojn kaj rekomendas al ili necesajn klientojn. Ekzemple, ni rilatigis la entreprenon de s-ro Zhao kun la japana kompanio Fujitsu."

S-ro Zhao diris:

"Prezidanto, ĉefa teknika oficisto kaj ĉefa plenuma oficisto de Fujitsu venis al nia oficejo kaj profunde interĝanĝis opiniojn kun ni. Prezidanto Tanaka Tatsuya eĉ invitis nin al jarkunveno de Fujitsu. Li diris al mi: 'Post du tagoj estos nia jarkunveno, invititoj estas niaj intimaj kunlaborantoj. Ĉu vi interesiĝas pri vizito al Japanio kaj en jarkunveno ni faros pli profundan interkomprenigon?' Hura, danke al la platformo de Ehub ni, la juna kompanio, ĉeestis al la jarkunveno, la aliaj partoprenantoj estas potencoj. Ehub donis al ni la ŝancon, feliĉe ni kaptis ĝin."

La scienc-teknika limigita entrepreno AIATOR nur havas pli ol dek membrojn kaj fondiĝis antaŭ nur pli ol duonjaro, sed kunlaboras kun Fujitsu, BYD kaj aliaj grandaj kompanioj, kaj estas malgrandamase pruvata industria kontrolilo kun artefarita inteligenteco.



S-ro Henry Yau ricevis intervjuon

Servo de Ehub estas enkorpigata ankaŭ en detaloj. Henry Yau aparte menciis la 24-horan funkcion de klimatizilo en oficejo kaj grandan tablon en loĝejo. Li diris:

"Estas tre grave, ke ni povu funkciigi klimatizilon tage kaj nokte. En iuj centroj estas centra klimatizilo, vespere fermita. La plej grava estas granda tablo en loĝejo, ni kelkaj viroj ofte nin vestas per T-ĉemizo, patolonetoj kaj pantofloj kaj diskutas ĉirkaŭ la tablo. Tiamaniere duhora laborado eble gajnos pli da produkta forto ol okhora laborado en oficejo."

Henry Yau diris, ke estas solvitaj laboroj, vivo kaj amuzo kadre de 500 metroj. Pro tia altkvalita servado ĉiutage progresas la kompanio de Henry Yau, post kvar ĝis kvin monatoj aperis nova aspekto: naskiĝo de novaj produktaĵoj, aliĝo de novaj membroj kaj posedo de novaj merkatoj.

Ĝis la unua trimestro de la jaro 2018 Ehub kreis sume 304 entreprenojn, inter ili 158 estas internaciaj, 56% de entreprenoj ricevis monkolekton kaj la kolektita mono superis 1, 4 miliardon da juanoj. Oni povas antaŭvidi, ke sekve de la reformo de "Farita de Ĉinio" al "Inteligente Farita de Ĉinio" pli kaj pli da homoj kun revoj, kiel Zhao kaj Yau, komencos revojn en Ehub.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin