Novaĵoj  (Julio 13)

(GMT+08:00) 2018-07-13 16:08:43     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 13a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto vizitos kvin araban kaj afrikajn landojn; la ĉina Ministerio de Komerco publikigis deklaron pri la usona enketo de la sekcio 301. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis ĵaŭde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatajn vizitojn al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Senegalo, Ruando kaj Sud-Afriko de la 19a ĝis la 24a de julio, ĉeestos la 10an Pintkunvenon de BRICS-landoj de la 25a ĝis la 27a de julio en Johanesburgo kaj vizitos Maŭricion dum paŭzo sur la revena vojo.

Proparolanto Lu Kang diris, ke Xi faros la ŝtatajn vizitojn laŭ la invito de prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Sheikh Khalifa bin Zayed Al Nahyan, senegala prezidento Macky Sall, ruanda prezidento Paul Kagame kaj sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa.

Xi ĉeestos la Pintkunvenon de BRICS-landoj laŭ la invito de prezidento Ramafosa. BRICS estas la anglalingvaj akronimoj por la bloko de kvin emerĝantaj merkatoj, nome Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko.

Lu aldonis, ke Xi faros ankaŭ amikan viziton al Maŭricio dum paŭzo sur sia revena vojo.

La ĉina Ministerio de Komerco ĵaŭde publikigis deklaron koncernan al la deklaro de la usona komerca reprezentanto pri agado de la sekcio 301, publikigita en la 10a de julio.

La deklaro diris: Unue, la kalumnio de Usono kontraŭ Ĉinio pri akiro de kroma avantaĝo per maljusta komerca praktiko distordas faktojn kaj estas senbaza. Due, la akuzoj de Usono, ke Ĉinio neglektas diferencojn en komerco kaj ne prenis aktivajn rimedojn, ne estas veraj. Trie, Usono akuzis, ke la kontraŭrimedoj de Ĉinio ne havas internaciajn leĝajn bazojn, sed fakte la komerca milito unuflanke lanĉita de Usono ne havas internaciajn jurajn bazojn. Kvare, estas neevitebla elekto, ke Ĉinio devigite prenis kontraŭrimedojn por protekti naciajn interesojn kaj tutmondajn interesojn, kaj tio estas tute justa, racia kaj laŭleĝa. Kvine, Usono lanĉis komercan militon ne nur kun Ĉinio, sed ankaŭ kun la tuta mondo, trenante la mondan ekonomion en danĝeron. Krome, Ĉinio firme antaŭenpuŝos plu reformon kaj pordmalfermon laŭ la planoj kaj fiksita ritmo, kaj laboros kun aliaj landoj por firme subteni liberan komercon kaj multflankan komercan sistemon.

La ĉina Ministerio pri Komerco eksplikis kaj refutis ĉefajn akuzojn en la usona enketo de la Sekcio 301 pri malekvilibro de komerco inter la du landoj, "ŝtelado de intelekta proprieto", "deviga teknologia cedo" kaj "Fabrikita en Ĉinio 2025". La deklaro diris, ke Usono distordis la veron.

La Ministerio pri Komerco opiniis, ke la malekvilibro aperis ĉefe pro tri kialoj: tro malalta procento de mondepono en Usono, la rolo de usona dolaro kiel ĉefa rezerva mono de la mondo, kaj restriktoj de eksportado de altteknologiaj produktoj kun relativaj avantaĝoj pro penso de malvarma milito.

La tiel nomata "ŝtelado de intelekta proprieto" estas tute senbaza. Ĉinio jam establis multnivelan leĝan reton por protekti intelektan proprieton, kiu konsistas el leĝoj, regularoj, administraj statutoj kaj leĝaj interpretoj.

Samtempe, dum la periodo inter 2001 kaj 2017, la kosto pagita de Ĉinio por intelekta proprieto ĉiujare kreskis per 17%, kaj la sumo atingis 28,6 miliardojn da usonaj dolaroj en 2017. Per tio Ĉinio okupas la duan lokon en la mondo tuj post Usono.

La tiel nomata "deviga teknologia cedo" estas tute falsa novaĵo. En la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio neniam prenis "teknologian cedon" kiel kondiĉon por merkataliro de la fremdlanda investo.

Fine ni rigardu la akuzon pri ĉinaj politikoj koncernaj al industrioj, kiel ekzemple "Fabrikita en Ĉinio 2025". Estas klare, ke la enketo de la sekcio 301 celas subpremi progresintan manufakturan industrion de Ĉinio por radikale malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio.

Prezidanto de la usona Federacia Rezervo Jerome Powell diris ĵaŭde, ke la altaj tarifoj de la registaro de Trump kontraŭ importadoj eble havos negativan influon sur la usonan ekonomion.

Powell diris dum intervjuo kun la usona komunikilo Marketplace, ke la ŝanĝiĝo de usona komerca politiko vekis maltrankvilon de multaj usonaj entreprenoj, tamen nun oni ankoraŭ ne povas antaŭvidi la tendencon de komerca politiko.

Li opiniis, ke estos bona afero por la usona ekonomio, se la usona komerca politiko kaŭzos pli malaltajn tarifojn; male estos negativa influo al la usona ekonomio, se komerca politiko kaŭzos altajn tarifojn kontraŭ pli da produktoj, kaj ili daŭros tre longa periodo.

Doganaj donitaĵoj montris, ke la varkomerco de Ĉinio kreskis per 7,9% ĝis 14,12 duilionoj da juanoj en la unua duono de la kuranta jaro, kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Laŭ la Ĝenerala Dogana Administracio, la eksportado kreskis per 4,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj la importado kreskis 11,5%, rezultigante komercan favoran saldon de 901,32 miliardoj da yuanoj, je 26,7% malpli ol en la sama periodo de la lasta jaro.

Proparolanto de la Ĝenerala Dogana Administracio, Huang Songping, diris en gazetara konferenco, ke la eksterlanda komerco subtenis rapidan kreskon danke al kontinua tutmonda ekonomia reprosperiĝo kaj la stabila enlanda ekonomio.

La brita registaro ĵaŭde publikigis novan planon pri la foriro el la Eŭropa Unio, dirante, ke Britio proponos al la EU establi brita-eŭropunian regionon de libera varkomerco. La britaj amaskomunikiloj ĝenerale konsideras tion kiel molan foriron el la EU.

La plano diris, ke Britio retiros sin el la dogana unio de la EU kaj la eŭropa komuna merkato, kaj tiel ĝi akiros la flekseblecon subskribi komercajn interkonsentojn kun aliaj regionoj de la mondo.

La plano diris ankaŭ, ke libera fluado de personoj inter Britio kaj la EU finiĝos en 2020, la fino de la transira periodo post la foriro de Britio, tamen Britio konsideros la profundon de rilatoj kun la EU kaj la striktecon de homa komunikado por preni rilatajn rimedojn.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, ĵaŭde emfazis la gravecon de multflankeco kaj internacia sistemo bazita sur reguloj por traktado de tutmondaj defioj.

Tiutage en gazetara konferenco Guterres respondis la demandon, ĉu li estas maltrankvila pri iuj landoj, precipe Usono, ke ili rompas internacian ordon starigitan post la 2a Mondmilito. Li kredis, ke la monda popolo ankoraŭ rigardas la Unuiĝintajn Naciojn kiel gravan multflankan ilon protektantan pacon kaj sekurecon de la mondo, kaj ankaŭ kiel kolonon de disvolvado kaj homaj rajtoj.

Li diris, ke la defioj alfrontataj de diversaj landoj fariĝas pli tutmondaj. Nur per multflanka regado kaj internacia sistemo bazita sur reguloj, la tuta mondo povas trakti tiujn defiojn. La mondo ne povas forlasi multflankecon kaj internacian sistemon bazitan sur reguloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin