Xi Jinping renkontiĝis kun tajvana delegacio gvidata de Lien Chan

(GMT+08:00) 2018-07-13 19:58:05     Redaktoro:Yu

Vendrede en Pekino, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝis kun delegacio de personoj el diversaj sektoroj en Tajvano, gvidata de eksa prezidanto de la partio Kuomintango Lien Chan.

Xi diris dum la renkontiĝo en la Granda Popola Halo en Pekino, ke la serĉado de justa afero kaj komunaj aspiroj de la popolo estas nehaltigeblaj. Li aldonis, "Ni havas la fidon kaj kapablon firme kapti la ĝustan direkton, labori por la paca disvolviĝo de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo kaj antaŭenigi la procezon de la paca reunuigo de Ĉinio."

Xi vokis al samlandanoj de la du flankoj de la Tajvana Markolo labori kune por subteni la Konsenton de 1992, kiu enkorpigas la principon de unu Ĉinio, kaj rezolute oponi kaj malhelpi "sendependecon de Tajvano".

Li ankaŭ vokis ambaŭ flankojn fari komunajn klopodojn por vastigi kaj profundigi transmarkolajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, plibonigi la parencecon inter samlandanoj kaj ilian bonfarton, kaj kune skribi la novan ĉapitron de la granda rejuveniĝo de la ĉina nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin