Al kiu direkto iras usona teknika hegemonio

(GMT+08:00) 2018-07-14 17:22:40     Redaktoro:Ĝoja

Usono estas la monde konata scienc-teknika potenco kaj troviĝas en la unua vico de scienc-teknika kreivo, neniu alia povas atingi ĝian nivelon en mallonga tempo eĉ sur la kampoj de informa komunikado, artefarita inteligenteco, biomedikamento kaj aliaj, kiuj, laŭ Usono, estis plej multe konkure minacataj lastatempe. Sed per komerca konflikto Usono solflanke alprenis serion da rimedoj por bremsi scienc-teknikajn interfluojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio, publikigis "Kial Ĉina Ekonomia Agreso Minacas Teknikojn kaj Intelektan Proprieton de Usono kaj la Mondo", sekve plenumis "malvarman militon" per leĝprojekto pri streĉigo de investo de alilandaj entreprenoj en Usono kaj limigo al aliaj landoj danke al posedo de kernaj teknikoj. Ĉio ĉi sufiĉe montras karakterizaĵojn de teknika hegemonio.

Nun la usona teknika hegemonio enkorpiĝas ĉefe en la subaj flankoj:

La unua, per kernaj teknikoj Usono batas potencialajn konkurantojn kaj gajnas altan profiton. Ekzemple, usonaj entreprenoj kun progresintaj teknikoj kolektas altan patentan koston kaj misuzas intelektan proprieton. Surface estas la ago de merkata ekonomio, sed fakte per teknikaj superecoj havi monopolon sur merkato kaj altigi prezarojn de instalaĵoj aŭ materialoj por profito, eĉ per kernaj teknikoj puni alilandajn entreprenojn, kiel minaci Korporcion ZTE per limigo de liverado de ĉipoj.

La dua, Usono intervenas en normalajn merkatajn konkurojn en la kaŭzo de ŝtata sekureco, protektas kernajn teknikojn kaj merkatojn kaj detruas merkatan justan ordon kaj investon. Ekzemple, Usono bremsas aliajn landojn en aĉetado de usonaj entreprenoj, kiuj havas progresintajn teknikojn, plenumas rigoran kontroladon al eksportado de altaj teknikoj kaj limigas ĉinajn alte scienc-teknikajn entreprenojn eniri en usonajn merkatojn.

La tria, Usono limigas importadon de alt-teknikaj produktaĵoj el aliaj landoj per imposto, premas alilandajn alt-teknikajn industriojn. La altigo de imposto al ĉinaj alt-teknikaj produktaĵoj limigis la eksportadon, sed samtempe perdis partoprenon de Usono en tutmonda labordivido. De la longa tempo en la monda labordivido Usono solide tenas la superecan lokon de kernaj teknikoj kaj okupas la pinton de tutmonda valora ĉeno. Kadre de internaciaj reguloj estas nepra teni propran superecon pri posedo de progresintaj teknikoj, usonaj translandaj korporacioj ankoraŭ tenas la superecon, kvankam ili fondis en aliaj landoj multajn kunkapitalajn entreprenojn, faris investojn por esplorado kaj eĉ aĉetis multajn alilandajn korporaciojn. En tiu ĉi stato se Usono perdus superecon en partaj sferoj, oni ne povas diri, ke la usona sekureco estu minacata. Se laŭ tia logiko, aliaj landoj povas esti nomataj sen "sekuraj" baze.

Estas bedaŭro, ke konsiderante proprajn ekonomiajn kaj sociajn problemojn Usono alprenas solflankajn rimedojn kaj metodojn por limigi eksteren teknikojn, bloki kaj bremsi alilandajn teknikajn progresojn, per teknikoj minacas aliajn landojn por propra celo, fakte Usono plenumas teknikan hegemonion. Usono elektis la eraran recepton, kiu certe kaŭzos seriozajn rezultojn.

Unue, solflanka teknika hegemonio kaŭzos konfliktojn teknikajn kaj komercajn en la mondo, kiuj donos gravajn negativajn influojn al monda teknika progreso kaj internacia ekonomia disvolvo, pro tio probable retiriĝos tutmonda ekonomio kaj aperos ombro al reprosperiĝo de la monda ekonomio post la financa krizo.

Due, malgraŭ moderna labordivida sistemo kaj internaciaj reguloj la ekstrema solflanka ago detruos la situacion de monda labordivido kaj malobservos internaciajn regulojn.

Trie, malrespekti bezonon de aliaj landoj pri teknika progreso izolos Usonon sin mem. Teknika progreso de iu ajn lando estas la postulo por plibonigi vivon kaj plenumi altkvalitan evoluadon. Kadre de internacia labordivido diversaj landoj kunlabore agas kaj progresas, kontinue altigas teknikojn kaj plibonigas teknikan bazon de evoluado de ekonomio kaj socio, rezulte komune disvolviĝas. Usono regas tiel nomatajn kernajn teknikojn, provas bremsi aliajn landojn en teknika progreso, tial internacie ĝi estos izolata.

Kvare, Usono ignoras la malferman esencon de teknika vivperiodo kaj teknika progreso, malobservas reĝojn de teknika progreso. Tial manko de premo el teknika konkuro kaj renovigo finfine kaŭzos perdon de usona propra movforto de teknika progreso.

Laŭ la nuna evolua situacio, pli rapide antaŭen puŝas monda scienc-teknika rezolucio kaj industria reformo, kaj ne estas bremsebla la transmoviĝo kaj plivastiĝo de progresintaj teknikoj. La esenco de kreivo estas malfermo. Rezulte Usono damaĝos sin mem se ĝi uzos konkurajn metodojn entreprenajn kiel ŝtatajn kaj bremsos teknikajn interfluojn per organizaj agoj.

La ĉina granda postulo pri altkvalita evoluado de ekonomio kaj socio liveris potencan movforton al progreso kaj evoluado de teknikoj, jam alte progresis ĉina kreiva forto scienc-teknika post kontinua akumulado kaj ege estis stimulata viveco de socia kreivo kaj fondo de entreprenoj, kompreneble la profundiĝo de ekonomia kaj scienc-teknika tutmondiĝo jam ligis diversajn landojn en pli intiman tuton. En senĉese ŝanĝiĝanta medio de internacia konkuro, per solflanka teknika limigo kaj bloko Usono ne povas solvi problemojn, nek atingis sian celon kontraŭ alilanda teknika progreso. Ne estas bremsebla la ĉina teknika kreivo kaj evoluado.

Sendube, ne turniĝos la ekonomia tutmondiĝo kaj necesas pluapaŝa reformado por tutmondiĝo, agoj de solflanka hegemonio estas kontraŭ postulo de propra lando kaj tutmondiĝo, ne eblos nasko de efiko reala. Estas la inteligenta elekto persisti plu en ĉiuflanka malfermo kaj kunlaboro, disvolvo en malfermo, stimulo al profunda kunfandiĝo de monda valora ĉeno, industria ĉeno kaj kreiva ĉeno, kaj komuna akcelo de monda scienc-teknika progreso kaj disvolvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin