Monda Komerca Organizo glate finis sepan ekzamenon pri ĉina komerca politiko

(GMT+08:00) 2018-07-14 19:24:55     Redaktoro:Ĝoja

La 13-an de julio en Ĝenevo glate finiĝis la sepa ekzameno de Monda Komerca Organizo pri ĉina komerca politiko. Membroj de MKO prezentis al Ĉinio 1 963 skribajn demandojn, parolis 70 membroj en kunveno por ekzameno kaj ili faris takson pri la ĉina komerca politiko en la lastaj du jaroj.

Laŭ reguloj de MKO ĉiu membro de la organizo devas regule akcepti ekzamenon pri komerca politiko. Eloi Laourou, ambasadoro de Belino ĉe MKO, kiu servis kiel prezidanto de la ekzameno, faris raporton. Li resumis, ke en paroloj membroj de MKO alte laŭdis la ĉinan grandan kontribuon al monda ekonomia kreskado en la lastaj jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin