Ĉu tiaj rilatoj estas tiel specialaj rilatoj kun plej alta nivelo?

(GMT+08:00) 2018-07-15 14:02:09     Redaktoro:Xiong
Vizito de prezidento Donald Trump al Eŭropo, kiu levas flagon de "Usono kiel la unua", estas titolita de okcidentaj amaskomunikiloj kiel "diplomatia katastrofo". Tiuj amaskomunikiloj opinias, ke Usono gvidata de prezidento Trump fariĝas abomena lando kaj ankaŭ aroganta kaj izolita lando.

En komuna gazetara konferenco en la 13a de julio, Trump asertis, ke la rilatoj inter Usono kaj Britio estas la specialaj rilatoj kun plej alta nivelo. Tamen okcidentaj amaskomunikiloj ne konfesis tion. La "specialaj rilatoj" sin turnas al "specialecoj de aliaj specoj".

Kiel sciate, Trump renkontiĝis kun vizitanta brita ĉefministro Teresa May 7 tagojn post sia enoficiĝo kiel usona prezidento kaj akceptis ŝian inviton pri vizito al Britio. Tamen la vizito tuj suferis reziston el britaj civitanoj. Fronte al fortaj protestoj, Trump devigite prokrastis sian viziton dufoje.

Ĉifoje Britio, kiu atentis etiketon, faris specialan aranĝon. Trump trinkos teon kun reĝino en la kastelo Windsor kaj gastos ĉe la vilao de ĉefministro. La ekstera mondo ŝerce nomis ĉifojan viziton de Trump estas brita vilaĝa vojaĝo, samtempe, la ŝtata vizito de Trump ankaŭ estis degradita kiel labora vizito. Brita Disaŭdiga Korporacio raportis, ke la aerplano Aerarmeo N-ro 1 de Trump atingis al flughaveno Stansted. En la raporto, BDK ankaŭ diris, ke la flughaveno ĝenerale estas uzataj de eŭropaj malaltaprezaj flugkompanioj.

Ĉu tiaj rilatoj estas tiel specialaj rilatoj kun plej alta nivelo?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin