Novaĵoj (Julio 16)

(GMT+08:00) 2018-07-16 17:15:56     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de julio, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉina prezidanto sendis kondolencon al sia pakistana paralelulo pro letala terorista atako; la franca futbalteamo duafoje levis la Mondpokalon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al sia pakistana paralelulo Mamnoon Hussain pro letala terorista atako en Pakistano.

En sia mesaĝo, Xi profunde funebris pri la mortintoj kaj esprimis koran simpation al la familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj. Xi diris, ke terorismo estas komuna malamiko de la homaro, kaj ke Ĉinio firme oponas ĉian terorismon kaj forte kondamnas la teroristan atakon en Pakistano. Li diris, ke la ĉina popolo ĉiam staras kune kun la pakistana popolo kaj firme subtenas la klopodojn de la lando en batalo kontraŭ terorismo, konservo de nacia stabileco kaj protekto de la vivoj de homoj.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo en lundo, en la unua duono de la kuranta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis per 6,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La ĉina ekonomio subtenis la kreskon inter 6,7% kaj 6,9% dum sinsekvaj 12 trimestroj.

Proparolanto de la Nacia Statistika Buroo, Mao Shengyong, diris en gazetara konferenco, ke la ĉina ekonomio funkciis bone en la unuaj ses monatoj, liverante bonan komencon por serĉado de altkvalita disvolvado kun plua restrukturado kaj plialtigita kvalito kaj efikeco de la ekonomio.

Tamen, Mao rimarkigis, ke pro pliiĝantaj eksteraj necertecoj kaj la fakto, ke Ĉinio ankoraŭ estas ŝlosila etapo de struktura reĝustigo, la lando devas daŭrigi la provizflankan strukturan reformon kaj kunordigi klopodojn por certigo de stabila kaj bona funkciado de la ekonomio.

La franca teamo gajnis la Mondpokalon de la Internacia Federacio de Futbala Asocio 2018, venkante la kroatan per 4 kontraŭ 2 en la finalo, kiu okazis dimanĉe en la stadiono Luzhniki en Moskvo. Francio denove levis la Mondpokalon post 20 jaroj. La kroata ricevis subĉampionecon, kaj la belga okupis la trian lokon.

Arancha Gonzalez, plenuma direktoro de la Internacia Komerca Centro, komuna institucio de la UN kaj la Monda Organizo pri Komerco, diris lastatempe, ke nun ekonomioj de diversaj landoj estas interplektitaj pli kaj pli strikte, tial ajna unuflanka komerca rimedo estas senutila.

Gonzalez diris, ke komerca protektismo ne povas protekti dungadon, kaj la nuna mondo pli multe bezonas tutmondan kunlaboron kaj multflankajn solvojn ol iam ajn antaŭe. Li diris, ke multflankeco signifas kunlaboron, kaj kunlaboro signifas kompromison unu kun alia, kio ne estas naiva slogano, sed estas efektiva elirejo trovita laŭ historiaj lecionoj kaj spertoj.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dimanĉe, ke Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) konsentis rekomenci laboron pri serĉado de restaĵoj de usonaj armeanoj.

Pompeo diris en deklaro, ke delegacioj de Usono kaj la KDPR okazigis la unuan altnivelan intertraktadon ekde 2009 tiutage en la landlima vilaĝo Panmunjom, kaj diskutis pri rehejmenigo de la restaĵoj de usonaj armeanoj mortigitaj dum la Korea Milito, por plenumi la promeson faritan en la pintkunveno de usona prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un. Pompeo diris, ke la intertraktado estis fruktodona, kaj la du flankoj montris la volon pri kunlaboro kaj faris firmajn promesojn. La serĉado koncernas pli ol 5 300 usonajn armeanojn.

La irana novaĵ-televido raportis, ke la plej alta gvidanto de Irano, Ayatolah Ali Khamenei, diris dimanĉe, ke Eŭropo devas doni al Teherano necesajn garantiojn pri sia promeso al la efektivigo de la irana nuklea interkonsento.

Li diris ankaŭ, ke por solvi siajn ekonomiajn problemojn, la lando devas ĉesi dependi de la nuklea interkonsento, konata ankaŭ kiel la Ampleksa Komuna Agadplano. Li diris, ke kompreneble la eŭropaj flankoj de la nuklea interkonsento havas la obligacion doni necesajn garantiojn koncernajn al la interkonsento, sed la irana ekonomio ne devas esti ligita al ĉi tiu demando.

Khamenei faris la rimarkojn en renkontiĝo kun irana prezidento Hassan Rouhani kaj lia kabineto dimanĉe en Teherano. La renkontiĝo ĉefe fokusiĝis pri ekonomiaj problemoj alfrontataj de la lando, kaj Khamenei proponis manierojn pri kiel venki ilin.

Speciala sendito de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) dimanĉe vokis al Israelo kaj Palestino revenigi Gazaon al kvieteco post dutaga batalo inter la Palestina Islama Rezist-Movado (Hamas) kaj Israelo.

Nickolay Mladenov, speciala kunordiganto de la UN por Mez-Oriento, diris en gazetara konferenco en Gazao, ke li vokas al la palestinanoj subteni pacajn manifestaciojn kaj ĉesi pafi raketojn, obusojn de bombkanono kaj rompiĝemajn balonojn. Li vokis ankaŭ al la israelaj snajperoj ĉesi celi infanojn en Gazao.

Sabate vespere en Gazao, la Palestina Islama Rezist-Movado kaj la Palestina Islama Ĝihado respektive anoncis batalhalton kun Israelo. Sed la israela flanko malkonfirmis atingon de batalhalto kun la Palestina Islama Rezist-Movado.

Vendrede en konflikto ĉe la gazaa landlimo, 15-jara knabo estis mortpafita de israela soldato, kaj pli ol 200 aliaj palestinanoj estis vunditaj. La sekvan tagon, palestinaj armitaj frakcioj en Gazao lanĉis kontraŭatakojn. Proparolanto de la israela armeo tiutage konfirmis al raportistoj, ke israelaj militaviadiloj bombis 40 militajn objektivojn de la Palestina Islama Rezist-Movado en Gazao. Tio estis la plej grandskala taga operaco kontraŭ Gazao ekde 2014.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin