Ĉinio ĉe MOK faris aldonan akuzon kontraŭ Usono

(GMT+08:00) 2018-07-16 17:32:22     Redaktoro:Xiong

La 16an de julio la ĉina Komerca Ministerio informis en sia retejo, ke ĉe la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) Ĉinio tiutage faris aldonan akuzon kontraŭ tio, ke Usono laŭ sia enketo 301 proponis meti imposton sur ĉinajn produktaĵojn usonen importotajn kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj.

Pri tio, ke Usono proponi meti imposton sur ĉinajn produktaĵojn usonen importotajn kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio diris en la 11a de julio, ke Usono publikigis tarifon en pli severa maniero, kio tute ne povas esti akceptebla, kaj al kio Ĉinio esprimas fortan proteston. La proparolanto diris ankaŭ, ke la konduto de Usono skuis Ĉinion; kaj por protekti la kernajn interesojn de la ŝtato kaj la bonojn de la popolo la ĉina registaro ĉiam kiel antaŭe ne povas ne preni necesajn kontraŭrimedojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin