Hua Chunying rifutis akuzon de Usono kontraŭ Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-07-16 20:08:27     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 16a de julio Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris rifuton pri la "Deklaro por la Enketo 301", en kiu Usono akuzas, ke Ĉinio delonge procedis por maljusta komercado. Por tio Hua Chunying rimarkigis, ke Usono entute distordis la faktojn kaj ne povas sin starigi.

Pri la eldiro, ke "Ĉinio profitis je alies kosto, kaj Usono suferis perdojn", Hua Chunying respondis:

"Kiel konate, Usono estas ĉefa ellaborinto de la monda komerca regularo, kaj la usona dolaro estas ĉefa pagilo por kalkulado en la internaciaj kadroj. Ĉu oni kredas, ke la regularo favoras nur al aliaj, sed ne al ĝiaj ellaborintoj? Dum la pasintaj 4o jaroj la skalo de la komercado inter Ĉinio kaj Usono kreskis 230-oble, kaj en la pasinta jaro la komerca sumo preskaŭ atingis 600 miliardojn da usonaj dolaroj, ĉu Usono dum tiu longa tempo ĉiam suferis perdojn en komercado? Ĝis nun Ĉinio jam estas la plej granda komerca partnero de pli ol 120 landoj kaj regionoj, ĉu tiuj landoj kaj regionoj ĉiam suferis perdojn dum komercado kun Ĉinio?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin