149 homoj mortis en la sinmortiga bombatako en Pakistano

(GMT+08:00) 2018-07-16 21:11:55     Redaktoro:Xiong

Laŭ raporto de pakistana komunikilo en la 16a de julio, la sinmortiga bombatako okazinta la 13an de julio en la politika mitingo en la provinco Balochistan, Pakistano, rezultigis morton de 149 homoj kaj vundiĝon de 186. Tiu ĉi surprizatako jam fariĝis unu el la plej seriozaj teroraj atakoj en la lastaj jaroj en tiu ĉi lando.

Qaim Lashari, vickomisaro de la regiono Mastung, konstatis al raportistoj, ke enketistoj trovis en la 15a de julio, ke estas 21 homoj mortigitaj de la bomboj, kiuj ne estis alportitaj al hospitalo, sed enterigitaj de siaj parencoj, kaj tiuj viktimoj ne estis enskribitaj en la liston de la mortintoj. Ĝis nun la nombro de la registritaj mortintoj estas 149, kaj de la vunditoj estas 186.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin