Xi sendis kondolencon al pakistana prezidento pro letala terorista atako

(GMT+08:00) 2018-07-16 10:24:35     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al sia pakistana paralelulo Mamnoon Hussain pro letala terorista atako en Pakistano.

En sia mesaĝo, Xi profunde funebris pri la mortintoj kaj esprimis koran simpation al la familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj.

Xi diris, ke terorismo estas komuna malamiko de la homaro, kaj ke Ĉinio firme oponas ĉian terorismon kaj forte kondamnas la teroristan atakon en Pakistano. Li diris, ke la ĉina popolo ĉiam staras kune kun la pakistana popolo kaj firme subtenas la klopodojn de la lando en batalo kontraŭ terorismo, konservo de nacia stabileco kaj protekto de la vivoj de homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin