Israelaj militaviadiloj bombis plu Gazaon

(GMT+08:00) 2018-07-16 11:10:56     Redaktoro:Yu

La sekreta servo de la Palestina Islama Rezist-Movado (Hamas) diris dimanĉe, ke israelaj militaviadiloj tiutage bombis Gazaon, kaj feliĉe, neniu estis mortigita aŭ vundita en la bombado. Post la dutaga batalo, estis neniu simptomo de eskalado, tamen daŭris sporadaj konfliktoj.

Sabate vespere en Gazao, la Palestina Islama Rezist-Movado kaj la Palestina Islama Ĝihado respektive anoncis batalhalton kun Israelo. Sed la israela flanko malkonfirmis atingon de batalhalto kun la Palestina Islama Rezist-Movado.

Vendrede en konflikto ĉe la gazaa landlimo, 15-jara knabo estis mortpafita de israela soldato, kaj pli ol 200 aliaj palestinanoj estis vunditaj. La sekvan tagon, palestinaj armitaj frakcioj en Gazao lanĉis kontraŭatakojn. Proparolanto de la israela armeo tiutage konfirmis al raportistoj, ke israelaj militaviadiloj bombis 40 militajn objektivojn de la Palestina Islama Rezist-Movado en Gazao. Tio estis la plej grandskala taga operaco kontraŭ Gazao ekde 2014.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin