Estro de internacia institucio: Ajna unuflanka komerca rimedo estas senutila

(GMT+08:00) 2018-07-16 15:15:50     Redaktoro:Yu
Arancha Gonzalez, plenuma direktoro de la Internacia Komerca Centro, komuna institucio de la UN kaj la Monda Organizo pri Komerco, diris lastatempe, ke nun ekonomioj de diversaj landoj estas interplektitaj pli kaj pli strikte, tial ajna unuflanka komerca rimedo estas senutila.

Gonzalez diris, ke komerca protektismo ne povas protekti dungadon, kaj la nuna mondo pli multe bezonas tutmondan kunlaboron kaj multflankajn solvojn ol iam ajn antaŭe. Li diris, ke multflankeco signifas kunlaboron, kaj kunlaboro signifas kompromison unu kun alia, kio ne estas naiva slogano, sed estas efektiva elirejo trovita laŭ historiaj lecionoj kaj spertoj.

Gonzalez ankaŭ agnoskis la progresojn faritajn de Ĉinio en malaltigo de tarifoj, malfermo de la merkato de servoj, kaj plifortigo de la protekto de intelekta proprieto. Ŝi opiniis, ke tiuj progresoj ne nur utilas al la mondo, sed ankaŭ tre gravas al la sana disvolviĝo de la ĉina ekonomio en la estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin