Usono kaj KDPR konsentis rekomenci laboron pri serĉado de restaĵoj de usonaj armeanoj

(GMT+08:00) 2018-07-16 15:19:59     Redaktoro:Yu
Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dimanĉe, ke Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) konsentis rekomenci laboron pri serĉado de restaĵoj de usonaj armeanoj.

Pompeo diris en deklaro, ke delegacioj de Usono kaj la KDPR okazigis la unuan altnivelan intertraktadon ekde 2009 tiutage en la landlima vilaĝo Panmunjom, kaj diskutis pri rehejmenigo de la restaĵoj de usonaj armeanoj mortigitaj dum la Korea Milito, por plenumi la promeson faritan en la pintkunveno de usona prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un. Pompeo diris, ke la intertraktado estis fruktodona, kaj la du flankoj montris la volon pri kunlaboro kaj faris firmajn promesojn. La serĉado koncernas pli ol 5 300 usonajn armeanojn.

Pompeo aldonis, ke oficialuloj de Usono kaj la KDPR lunde okazigos labornivelan kunvenon por konsiliĝi pri transdono de trovitaj restaĵoj de usonaj armeanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin