Disvolviĝo de tibeta teo el Mengding-monto

(GMT+08:00) 2018-07-17 11:15:29     Redaktoro:Selena

El: Huang Jinguo/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Mengding-monto, kune kun Emei-monto kaj Qingchen-monto, ĝuas reputacion de famaj historiaj kaj kulturaj montoj en Sichuan-provinco. Ĝenerale en tiuj montoj ofte kreskas fama teo. Mengding-monto estas deirpunkto de antikva teo-vojo por negoco inter Sichuan-provinco kaj Tibeto kaj nature estigis kulturon de la tibeta teo.

La tibeta teo de Ya'an estis speciale transportita kaj liverita al tibetaj regionoj en la pasinteco. Limigite de geografia kaj klimata kondiĉo, tiuj altebenaĵaj regionoj havis tre simplan manĝstrukturon ĉefe el ĉingke-oj, sekigitaj viandaĵoj kaj diversspecaj laktaĵoj. La tibeta teo povas aldoni vitaminon al la homa korpo kaj akceli digeston de tiuj altgrasaj manĝaĵoj. Ĝuste pro tio, la tibeta teo estas rigardata kiel la vivo-teo de etnaj grupoj en la ĉina nordokcidenta landparto. Por faciligi transportadon kaj konservadon dum longa vojo, la tibeta teo devas esti premita al teobriko, kaj la metio de farado daŭras de generacio al generacio.

Danke al la aparta tekulturo formita dum longaj jaroj kaj tradicia metiarto, lokanoj firme subtenas disvolviĝon de la tekulturo. Yin Lihua, ĝenerala vicdirektoro de la Korporacio de Ya'an pri Kulturo kaj Turismo, opinias, ke la longedaŭra historio kaj unika ekologia medio de Mengding-monto alportas favorajn kondiĉojn por disvolviĝo de la tekulturo.

"Depende de profunda historia enhavo de la sankta monto Mengding, ni disvolvas kaj disvastigas la tekulturon; aliflanke kvalito de la teo estas altigita pro bona ekologio, kio akcelas protekton de naturaj resursoj."

Nun lokaj entreprenistoj pene klopodas por ke la tibeta teo de Ya'an iru ekster landon kaj estu konata de pli multaj homoj. Gan Yuxiang, ĝenerala direktoro de la limigita kompanio Youyi de Ya'an elmetis sian pensmanieron pri disvolviĝo en tri paŝoj.

"La unua paŝo estas pri pligrandigo de la merkato, ke la teo estas vendata ne nur al tibetaj regionoj, sed al ĉiuj lokoj, kaj tiel ĉiuj povas ĝui la teon. La dua paŝo estas fari la teon kun pli granda delikateco. Antaŭe la tibeta teo estis iom kruda, kaj nun ĝi sin turnas de krudo al delikateco. La tria paŝo estas pri ĝia kulturo. Antaŭe la teo estis premita al tebriko, kaj estis malfacile por homoj scii ĝian kvaliton, kaj nun, homoj klare vidas kaj scias ĝian kvaliton, ĉar la teo estas loza."

La loka registaro faras grandan klopodon por disvastigi la industrion, ekzemple partopreni en enlandaj kaj eksterlandaj foiroj kaj konstrui grandan placon de teo. Ĉio ĉi donas grandan subtenon al Gan Yuxiang. Li kredas, ke kvankam nun la diskonigo de la tibeta teo ne estas tiel kontentiga, tamen ĝia perspektivo estas brila.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin