Li Keqiang kunprezidis 20an Pintkunvenon de Ĉinio kaj EU kun Donald Tusk kaj Jean-Claude Juncker

(GMT+08:00) 2018-07-17 14:58:55     Redaktoro:Shanshan

Lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang kunprezidis la 20an Pintkunvenon de Ĉinio kaj EU kun prezidanto de Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.

Li diris, ke la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio estas en la ŝlosila periodo. Prezidanto Xi Jinping renkontiĝos kun la du gvidantoj de EU kaj profunde interŝanĝos opiniojn pri disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Ĉinio firme subtenas la integriĝan procezon de Eŭropo, kaj esperas, ke la Eŭropa Unio tenos solidarecon, stabilecon kaj disvolvadon. Ĉinio volas plue fortigi strategian komunikadon kun la Eŭropa Unio, profundigi pragmatan kunlaboron kaj akceli novan disvolviĝon de ampleksa strategia partnereco kun la Eŭropa Unio.

Tusk kaj Juncker diris, ke ĉi-jare estas 15-jariĝo de la ampleksa strategia partnereco inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio. La du flankoj faris positivan progreson en komerco, investo, diplomatio, komunikado, klimat-ŝanĝiĝo kaj aliaj kampoj. La Eŭropa Unio kaj Ĉinio devas kune porti respondecon kaj bojkoti protektismon kaj unuflankismon, respekti internaciajn regulojn, kaj lerni de historio kaj spertoj por eviti konflikton kaj malkvietecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin