Novaĵoj (Julio 17)

(GMT+08:00) 2018-07-17 16:38:01     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de julio, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉina prezidanto atendas pli striktan partnerecon inter Ĉinio kaj la EU; la ĉina ekonomio bone funkciis en la unua duono de 2018. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, kaj Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, vokante altigi la ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Xi diris, ke Ĉinio kaj la EU ambaŭ estas konstruantoj de la monda paco, kontribuantoj de la monda evoluo kaj protektantoj de la internacia ordo. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun la Eŭropa Konsilio kaj la Eŭropa Komisiono surbaze de reciproka respekto, egaleco, justeco kaj kungajna kunlaboro por fari pli grandan progreson de la ĉina-eŭropunia ampleksa strategia partnereco kaj akceli ekonomian kaj socian evoluadon kaj popolan bonstaton de la du flankoj. Xi akcentis, ke Ĉinio ĉiam rigardas la Eŭropan Union kiel gravan forton por stabiligo kaj disvolvado de la internacia strukturo. La du flankoj devas sekvi la ĝustan direkton de la ampleksa strategia partnereco, aktive antaŭenpuŝi dialogon kaj kunlaboron en diversaj kampoj, plifortigi politikan dialogon kaj kune antaŭenigi politikan traktadon de internaciaj kaj regionaj demandoj.

Tusk kaj Juncker diris, ke la ampleksa strategia partnereco inter la EU kaj Ĉinio havas gravan signifon. La EU dankas Ĉinion pro ĝia subteno al la integriĝa procezo de Eŭropo kaj volas plivastigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj striktigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri internaciaj demandoj.

Prezidanto Xi tiutage renkontiĝis ankaŭ kun Jim Yong Kim, prezidanto de la Monda Banko en Pekino.

Xi diris, ke la Monda Banko estas grava forto por protekto de multflankeco kaj ekonomia tutmondiĝo, kaj Ĉinio volas profundigi la tutmondan disvolvan partnerecon kun la Monda Banko, akceli liberigon kaj faciligon de komerco, kune antaŭenpuŝi eliminon de malriĉeco kaj daŭrigeblan disvolvadon, protekti la apertan mondan ekonomion kaj konstrui la komunumon de komuna estonteco.

Kim diris, ke la Monda Banko laŭdas Ĉinion pro ĝia subteno al multflankeco kaj ekonomia tutmondiĝo kaj ankaŭ al aldono de kapitalo kaj reformo de akciposedo en la Monda Banko. Kim aldonis, ke la Monda Banko volas labori kun Ĉinio por plu profundigi kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj kune antaŭenigi eliminon de malriĉeco.

Lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang kunprezidis la 20an Pintkunvenon de Ĉinio kaj la EU kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.

Li diris, ke la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio estas en la ŝlosila periodo. Prezidanto Xi Jinping renkontiĝos kun la du gvidantoj de la EU kaj profunde interŝanĝos opiniojn pri disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Ĉinio firme subtenas la integriĝan procezon de Eŭropo, kaj esperas, ke la Eŭropa Unio tenos solidarecon, stabilecon kaj disvolvadon. Ĉinio volas plifortigi strategian komunikadon kun la Eŭropa Unio, profundigi pragmatan kunlaboron kaj akceli novan disvolviĝon de la duflanka ampleksa strategia partnereco.

Tusk kaj Juncker diris, ke tiu ĉi jaro markas la 15an datrevenon de la establo de ampleksa strategia partnereco inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio. La du flankoj faris positivan progreson en komerco, investo, diplomatio, komunikado, klimatŝanĝiĝo kaj aliaj kampoj. La Eŭropa Unio kaj Ĉinio devas porti respondecon kaj bojkoti protektismon kaj unuflankismon, respekti internaciajn regulojn, kaj lerni de historio kaj spertoj por eviti konflikton kaj malkvietecon.

Donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo en lundo montris, ke en la unua duono de la kuranta jaro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 41,8961 duilionoj da juanoj, kreskante per 6,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Yao Jingyuan, speciala esploristo el la Konsilista Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris, ke la ĉina ekonomio atingis bonan rezulton en la unua duono de la kuranta jaro laŭ kvar celoj de la malneta enlanda produkto, dungado, prezoj kaj internaciaj enspezoj kaj elspezoj. Yao diris, ke unue, la ekonomio tenis kreskon inter 6,7% kaj 6,9% en sinsekvaj 12 monatoj, kio signifas, ke la ekonomio stabile funkciis; due, en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro estis aldonitaj 7,52 milionoj da laborpostenoj, kaj tio signifas, ke 66,8% de la jara celo de dungado estis plenumitaj; trie, en la komenco de la jaro, la registaro decidis regi la ĝeneralan prezaltiĝon sub 3%, sed nun ĝi troviĝas sur la nivelo de 2%; kaj kvare, en la unuaj ses monatoj, la eksportado de Ĉinio kalkuliĝis al pli ol 14,12 duilionoj da juanoj, la nova historia alto, kaj la importado kreskis pli rapide ol la eksportado je 6 procentpunktoj.

La Popola Eldonejo lastatempe publikigis la libron Studo de Penso de Xi Jinping pri Reformo kaj Malfermo, por memorfesti la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo. La libro estas la unua teoria verko, kiu sisteme eksplikas la penson de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝi estis kompilita de la Diskoniga Departemento de Guangdong-provinca Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Provinca Akademio de Sociaj Sciencoj.

Ghassan Salame, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN al Libio, diris lunde, ke Libio prezentis inspirajn simptomojn en la politika kaj humanitara kampoj, tamen ĉiuj partioj ankoraŭ devas klopodi plu.

Usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin lunde en Helsinko, la ĉefurbo de Finno. Ambaŭ opiniis, ke ilia unua oficiala renkontiĝo estis konstruema.

La du ŝtatestroj okazigis fermitan kunvenon dum kelkaj horoj en la finna prezidentejo. Trump diris poste en komuna gazetara konferenco, ke li interparolis kun Putin pri suspektata interveno de Rusio en la usonan prezidentan eleketon en 2016, la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, batalo kontraŭ terorismo, Irano kaj la situacio en Sirio.

Libana prezidento Michel Aoun diris lunde, ke la retiro de Usono el la irana nuklea interkonsento havos negativan influon sur la sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

Deklaro publikigita de la libana prezidentejo diris, ke Aoun faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun irana vicministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Jaberi Ansari, speciala sendito de irana prezidento. Aoun diris, ke la irana nuklea interkonsento estas bazŝtono por la regiona stabileco, kaj la retiro de Usono el la nuklea interkonsento havos negativan influon sur la sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin