Se ne forlasi hegemoniismon kaj unuflankismon, kiom ajn da "renkontiĝoj inter Trump kaj Putin" ne povos savi la rilatojn inter Usono kaj Rusio

(GMT+08:00) 2018-07-17 21:07:34     Redaktoro:Xiong

La 16an de julio la usona prezidento Trump kaj la rusa prezidento Putin oficiale renkontiĝis la unuan fojon en Helsinko, Finnlando. La du partioj, post la fermita kunsido de kelkaj horoj en la prezidentejo de Finnlando, faris esprimon, ke la unuafoja oficiala renkontiĝo de la homoj havas "pozitivecon".

Laŭ la esprimoj de la du partioj en la postkunsida intervidiĝo kun ĵurnalistoj, la enhavo de la kunsido de Trump kaj Putin koncernis la "sensacion de sekreta komunikiĝo kun Rusio", la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo, batalon kontraŭ terorismo, limigon de nukleaj armiloj, kunlaboron rilatan al komerco kaj investo, la situacion pri Irano kaj Sirio, kaj tiel plu. Povas esti dirite, ke, krom la problemo pri Krimeo, preskaŭ ĉiuj ĉefaj problemoj kaj demandoj meze de la rilatoj de la du landoj estas tuŝitaj.

Sed inter ili ekzistas multaj obstakloj ege malfacile solveblaj. Nuntempe, se la rilatoj inter Usono kaj Rusio intencas reveni al malstreĉiĝo, ili devas trapasi tiujn tiklajn problemojn, ekz. pri Ukrainio, Sirio, Irano kaj aliaj. Se Usono ne forlasos sian insistan starpunkton, nome hegemoniismon kaj unuflankismon, kiom ajn da "renkontiĝoj inter Trump kaj Putin" ne povos savi la rilatojn inter Usono kaj Rusio, jam malvarmiĝintajn ĝis nula grado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin