Usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin lunde en Helsinko, la ĉefurbo de Finno. Ambaŭ opiniis, ke ilia unua oficiala renkontiĝo estis konstruema.
La du ŝtatestroj okazigis fermitan kunvenon dum kelkaj horoj en la finna prezidentejo. Trump diris poste en komuna gazetara konferenco, ke li interparolis kun Putin pri suspektata interveno de Rusio en la usonan prezidentan eleketon en 2016, la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, batalo kontraŭ terorismo, Irano kaj la situacio en Sirio.
Trump diris, ke la interparolado estis tre konstruema, kaj la naciaj konsilioj pri sekureco de la du landoj konsiliĝos plu pri tiuj demandoj. Li aldonis, ke la renkontiĝo estas nur la komenco de pli longa procezo.
Putin diris, ke li estas kontenta pri la renkontiĝo; kvankan ĝi ne povis solvi ĉiujn problemojn inter la du landoj, tamen tio estis unua paŝo en la ĝusta direkto.